Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2018 6 18 /08 /août /2018 12:27

17/08/2018

Bildo: knabineto protestas kontraŭ apartigo de la migrantaj gepatroj kaj ties gefiloj, la 30an de junio 2018, en Ĉikago. (JIM YOUNG / AFP)

Justica decido, diskonigita antaŭ tri semajnoj, tamen devigas la federalan registaron, rekunigi la apartigitajn kaŝmigrantajn familiojn.

Pli ol 500 migrantaj infanoj, kiuj kontraŭleĝe alvenis en Usono, kaj plu estas detenitaj de la usonaj aŭtoritatoj, montris vendredon 17an de aŭgusto juĝdokumentojn. Tamen, de antaŭ tri semajnoj, justica decido devigas la federalan registaron kunigi la familiojn de apartigitaj kaŝmigrantoj.

Inter tiuj 565 neplenaĝuloj konfiditaj al la Oficejo pri relokigo de la rifuĝintoj (ORR), kiu dependas de la ministrejo pri Sano kaj socialaj servoj, 24 estas 5-jaraj aŭ malpli. Laŭ la ORR, la gepatroj de 366 el 565 infanoj ne plu estas en Usono. La gepatroj de 154 infanoj siaflanke indikis, ke ili ne deziras rekuniĝi kun siaj infanoj, kaj pli ol 180 neplenaĝuloj ne povas esti redonitaj al iliaj gepatroj, ĉar tiuj ĉi estas konsiderataj kiel minacoj por ili. Tiuj kategorioj povas intermiksiĝi.  

 

Donald Trump devigitaj retropaŝi 

La politiko pri «nul-tolero» de Donald Trump, efektivigita inter aprilo kaj junio 2018, kaŭzis detenon de miloj da personoj, kiuj kontraŭleĝe eniris en Usonon, jen kaŝmigrantoj, jen azilpetantoj.

Sed inter 2 300 kaj 3 000 infanoj, alvenintaj kun siaj gepatroj, estis eksigitaj kaj enmetitaj en centrojn de la ministrejo pri Sano, situantajn kelkfoje milojn da kilometroj for, estigante ondon de protestado.

Indigno estis tia en Usono kaj en la mondo, ke la Prezidento Trump estis devigitaj revizii sian sintenon en junio, malpermesante per dekreto la sisteman apartigon de la familioj. Federala juĝisto de Kalifornio ordonis ankaŭ, ke ĉiuj «elekteblaj» familioj estu kunigitaj antaŭ la 26a de julio.

01/07/2018

Usono: «Ni haltigos nur kiam ĉiu infano rekuniĝos kun sia familio»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/usono-ni-haltigos-nur-kiam-ciu-infano-rekunigos-kun-sia-familio.html

28/07/2018

Usono: 757 gefiloj de migrantoj plu estas apartigitaj de siaj gepatroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/usono-757-infanoj-de-migrantoj-plu-estas-apartigitaj-de-siaj-gepatroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }