
27/08/2018
Bildo: Manifestaciantino arestita de la turka polico, dum manifestacio en Istanbulo, la 25an de aŭgusto 2018 (AFP / Hayri TUNC)
Sabaton en Istanbulo, la turka polico disigis manifestacion de patrinoj, organizitan memore al familianoj malaperintaj en la jaroj 1980-aj kaj 1990-aj. Preskaŭ 50 partoprenintoj al tiu 700a ĉiusemajna protest-kolektiĝo estis arestitaj.
La polico uzadis akvo-kanonojn kaj larmigan gason por disigi la homamason, laŭ fotisto de la novaĵagentejo AFP.
Almenaŭ 47 personoj estis arestitaj de la polico, kaj tuj kondukitaj al proksimaj kamionetoj, raportis la lokaj amasinformiloj.
La turka advokato Efkan Bolac anoncis en Tvitero, ke tiuj personoj estis poste liberigitaj post pridemandado de la polico.
Kelkaj notis en la sociaj retoj, ke unu el la gvidantino de la movado, okdekjarulino nomita Emine Ocak, kiu estis arestita de la polico, estis jam fotita dum arestado en similaj cirkonstancoj en 1997, du jarojn post la malapero de sia filo, post retenado en policejo.
Ĉiusemajne, de post la 27a de majo 1995, la «Sabataj patrinoj» (Cumatesi Anneleri en la turka lingvo) kolektiĝas en la urbo-centro de Istanbulo, memore al familianoj forkaptitaj de la registaro, dum unu el la plej tumultaj periodoj de la Historio de Turkio.
Tiuj malaperigoj okazis dum kulmina ribelo de la PKK, kiu postulas memstarecon de la Kurdoj en sud-oriento, regiono plimulte loĝata de tiu malplimulto. Dekoj da miloj da personoj mortis en tiu konflikto, kiu komenciĝis en 1984, kaj plu daŭras hodiaŭ.
La direktorino de la organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj "Human Rights Watch en Turkio", Emma Sinclair-Webb, bedaŭris «hontindan kaj kruelan traktadon kontraŭ familioj, kiuj petas justicon por krimoj plenumitaj de la Ŝtato».
Laŭ la polico, la manifestacio estis promociita en sociaj retoj, fare de paĝoj ligitaj al la Partio de la Kurdaj Laboristoj (PKK), kontraŭleĝa en Turkio, kaj neniu permeso estis petita por la manifestacio, laŭ la polico.
La manifestacioj de la «Sabataj patrinoj» estis kutime disigitaj de la polico inter la jaro 1999 kaj 2009, antaŭ ol esti tolerataj kontraŭ intensa prigardado. La polica interveno de sabato estas la unua de antaŭ pluraj jaroj.
