
23/08/2018
Bildo: © DR / Manifestacio en Katif, la 17an de februaro 2012
La sauda publika prokuroraro postulis mortopunon por kvin geaktivuloj pri Homaj rajtoj. Inter ili, Israa al-Ghomgham povus fariĝi la unua virino ekzekutita pro sia politika aktivismo.
Israa al-Ghomgham povus fariĝi la unua virino de Sauda Arabio, kiu estus ekzekutita pro sia engaĝiĝo, favore al la fundamentaj rajtoj. La publika prokuroraro de la Ŭahabisma reĝlando fakte postulis mortopunon por kvin geaktivuloj pri la Homaj rajtoj, inter kiuj tiu fama aktivulino, indikis merkredon 22an de aŭgusto Internacia Amnestio.
«Israa al-Ghomgham kaj kvar aliaj personoj frontas hodiaŭ eblan punon, kaj tio, pro ilia partopreno en kontraŭ-registaraj manifestacioj», deklaris Samah Hadid, direktorino de kampanjo por Mez-Oriento, ĉe Internacia Amnestio. «Ni petas de la saudaj aŭtoritatoj, ke ĝi rezignu tuj sian decidon», ŝi aldonis.
Riado riproĉas Israa al-Ghomgham-n kaj ŝiajn kun-akuzitojn, ke ŝi instigis kontestadon ene de la islama ŝijahisma malplimulto en regiono oriente de la lando, strategia pro ĝia riĉeco je hidrokarbidoj.

Arestitaj en 2015
La aktivulino koniĝis, kiam ŝi dokumentis, ekde 2011, la kontraŭregistarajn manifestaciojn en la orienta provinco, kie koncentriĝas la plej granda parto de la ŝijahisma malplimulto. Tiu ĉi malplimulto ofte plendas, ke ĝi estas persekutata kaj marĝenigita en reĝlando, regata de sunaisma dinastio. Ŝi estis arestita en sia hejmo, kun sia edzo, en decembro 2015, laŭ Human Rights Watch.
«Kondamni Israa al-Ghomgham-n je mortopuno sendus la abomenindan mesaĝon, ke ĉiuj aktivuloj povas esti sammaniere celitaj pro paca manifestacio, kaj aktivismo favore al Homaj rajtoj», aldonis Samah Hadid.
La saudaj aŭtoritatoj arestis antaŭnelonge aktivulinojn pri virinaj rajtoj, inter kiuj Samar Badaui. La kanada ambasadorino sin deklaris «grave maltrankvila» pro tiuj arestadoj, kio kaŭzis gravan diplomatan krizon inter ambaŭ landoj.