
07/08/2018
Bildo: Kontraŭ-manifestaciantoj disŝiras nazian flagon, sabaton 4an de aŭgusto en Portlando. Foto: Manuel Valdes (AP)
En tiu maldekstra urbo de la usona okcidenta marbordo, ekstremdekstraj manifestaciantoj okazigis plurfoje perfortajn koliziojn.
Unu el la plej progresemaj urboj de Usono estis denove scenejo de perfortoj sabaton 4an de aŭgusto, okaze de manifestacio organizita de loka ekstremdekstra grupo, Patriot Prayer.
La polico atakis maldekstrajn kontraŭ-manifestaciantojn, uzante surdigajn grenadojn kaj larmigajn gasojn, raportas The Guardian, kiu enretigis la ĉi-suban filmeton. Pluraj personoj ŝajne estis vunditaj.
Alfrontiĝoj jam eksplodis la 30an de junio, kiam tiama kolektiĝo de Patriot Prayer okazigis viglajn alfrontiĝojn inter defendantoj de ekstremdekstro kaj kontraŭ-manifestaciantoj.
Sabaton, pli o 400 personoj partoprenis la manifestacion de Patriot Prayer, unu el la plej grava ĝis hodiaŭ, laŭ The Guardian.
La kontraŭ-manifestaciantoj, siaflanke, estis ĉirkaŭ mil, el kiuj vasta grupo da kontraŭ-faŝismaj aktivuloj, kiuj surhavis vestaĵojn de «nigraj blokoj», precizigas la brita ĵurnalo.
Centoj da policistoj estis senditaj por apartigi ambaŭ kampojn. La surloka ĵurnalo The Oreganian substrekas, ke la kolizioj ne estis kompareblaj kun tiuj, kiuj okazis la 30an de junio inter ambaŭ grupoj da manifestaciantoj.
La agado de la policistoj estis tamen kritikita, kaj la policestro de Portlando petis sendependan enketon pri la eventoj, raportas la novaĵagentejo Associated Press, raportita de la Los Angeles Times.
Kvankam la policistoj asertas, ke manifestaciantoj ĵetis objektojn al ilia direkto, tiu versio estas kontestata, indikas The Guardian.
The New York Times sin demandas, kial tiu urbo, konata kiel maldekstra influloko, estas neprobabla scenejo de tiaj partiaj alfrontiĝoj. Laŭ la ĵurnalo, la politika identeco de Portlando estas pli kompleksa, ol oni kredas. «La profunda kontrasto inter la urbo tia, kia ĝi estis je sia komenciĝo kaj tio, kio ĝi fariĝis – teritoria ĉefurbo malkaŝe rasisma en la 20-a jarcento, kaj unu el la plej progresismaj urboj de la lando - neniam estis tute solvita», skribas la ĵurnalo. Tiu ĉi notas ankaŭ, ke Portlando plu estas «unu el plej blankaj inter la tre grandaj urboj de Usono».
