
01/08/2018
Mesaĝo de Eric Lee (Labourstart):
Komence de junio, post peto de la Internacia Federacio de la transport-laboristoj (ITF) LabourStart lanĉis retkampanon subtene al la laboristoj de la entrepreno DPDHL Express en Turkio, kiuj stariĝis ĉe strikposteno de post la 17-a de julio 2017:
Turkio: Labourstart Kampanjo: post preskaŭ jaro da striko, estas tempo por DPDHL, intertraktadi kun la sindikato
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3791
Ilia peto estis simpla: ke la entrepreno agnosku la sindikaton kaj malfermu intertraktadojn.
Pasintsemajne, ni eksciis, ke «DHL Turkio kaj Tümtis konsentis komenci intertraktadojn pri kolektiva laborkonvencio», laŭ deklaracio de ITF.
Tio estas mirindega novaĵo.
La ĉefa kialo de tiu sukceso estas kompreneble, la decidemo kaj la kuraĝo de la membroj de la sindikatoj en Turkio, kiuj stariĝis ĉe la strikposteno dum tuta jaro.
Ankaŭ la subteno plenumita de ITF kaj de ĝiaj aliĝintaj sindikatoj en la mondo estis gravega.
Sed gravas por mi danki persone ĉiun el vi, kaj aparte la 6 769 inter vi, kiuj subtenis nian retkampajnon. Tiu ĉi ludis senduban rolon tiujn lastajn semajnojn, por konvinki la entreprenon, ke ĝi sidu ĉe la tablo pri intertraktado.
La retkampanoj funkcias. La internacia solidareco de la labormedio funkcias. Tio estas la mesaĝo, kiun ni devas diskonigi en niaj sindikatoj, dum ni plu subtenas la aliajn retkampanjojn de LabourStart.
Bonvolu disdividi tiun novaĵon!
Eric Lee
Plu aktivaj Kampanjoj:
22/05/2018
Francio: Labourstart Kampanjo: la sindikatoj de fervojkompanio luktas kontraŭ la privatigo
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3751
02/06/2018
Usono: Labourstart Kampanjo: venis la tempo por Wendt intertraktadi kun la sindikato
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3764
16/06/2018
XPO: Labourstart Kampanjo: estas tempo malfermi dialogon!
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3800
19/06/2018
Sud-Koreio: Labourstart Kampanjo: la laboristoj de Oracle strikas
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3809
21/06/2018
Aŭstralio: Exxon Mobil: Labourstart Kampanjo: Estas tempo por justa akordo kun la laboristoj
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3816
05/07/2018
Norvegio: Labourstart Kampanjo: Sekkingstad kaj Sund, ĉesigu la detruadon de la sindikato!
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3838
http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/04c2caaee12d880bff16028558b898337aee75ca
11/07/2018
Rusio: Labourstart Kampanjo: Kontraŭ-sindikataj agadoj ĉe la Instituto de fiziko kaj teknologio de Moskvo
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3849