Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2018 3 08 /08 /août /2018 15:13

08/08/2018

Bildo: «Klimata varmiĝo ne estas mito», estas legeble sur tiu afiŝtabulo svingita de manifestaciantino, la 2an de aprilo 2018, marĝene de la pintkunveno G20.  REUTERS/Hannibal Hanschke

En raporto publikigita lundon, internaciaj esploristoj avertas, ke se la Tero spertas altiĝon je du gradoj en la estontaj jardekoj, ĝi povus atingi turnopunkton kun multaj konsekvencoj.

Dum Eŭropo alfrontas varmegon de pluraj tagoj, kio kaŭzis interalie multajn incendiojn, internaciaj sciencistoj lanĉis alarmon, lundon 6an de aŭgusto, en raporto publikigita de la revuo Proceedings of the national academy of sciences (PNAS).

Se la glaciĉapoj plu fandiĝas, se la arbaroj plu estas detruataj, kaj la ellasiĝo de forcejefikaj gasoj atingas rekordon jaron post jaro, la Tero povus fariĝi «forcejo», laŭ la konkludoj de sciencistoj de la universitato de Kopenhago, de la Nacia aŭstralia universitato kaj la Esplor-instituto de Postdamo pri la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo en Germanio.

Laŭ ili, «post kelkaj jardekoj», la Tero alfrontos «temperaturon je 4 ĝis 5 gradoj pli altan ol la antaŭindustria periodo, kaj nivelon de la maro 10 ĝis 60 metroj pli alta ol hodiaŭ». La riveroj superbordiĝus, uraganoj detruadus la marbordojn, kaj la koralaj rifoj malaperus – kaj ĉion ĉi antaŭ la fino de tiu jarcento, eĉ pli frue.

«Lokoj sur la Tero fariĝos neloĝeblaj, se la «Tero-forcejo» fariĝas realeco», avertas Johan Rockström, direktoro de la "Stockholm resilience centre". Laŭ tiuj esploristoj, la turnopunkto povus esti atingita, kiam la temperaturo de la Tero superos je 2 gradoj tiun de la antaŭindustria periodo. Ĝi jam atingas 1 gradon, kaj plu altiĝas je la ritmo de 0,17 gradoj ĉiu jarcento.

       

Domena efiko   

«Varmiĝo je 2 gradoj povus aktivigi gravajn elementojn de bruskaj ŝanĝoj, kio eĉ pli altigus la temperaturon. Tio povus aktivigi aliajn elementojn de bruskaj ŝanĝoj, kio povus konduki la Teron al temperaturoj, eĉ pli altaj», alarmas la raporto.

Determini, ke altiĝo je 2 gradoj estas turnopunkto «estas nova», laŭ Martin Siegert, kundirektoro de la "Grantham research institute on climate change en Londono", kiu ne partoprenis la studaĵon.

La spertuloj maltrankviliĝas ankaŭ pro fenomenoj kiel arbaraj fajroj. Ju pli ili multobliĝas, des pli la planedo varmiĝas kaj sekiĝas. Tio estas kazo ĉi-jare, interalie en Kalifornio, Grekio, Hispanio aŭ Portugalio.

Por atingi tiujn konkludojn, la esploristoj studadis la antaŭajn sciencajn studaĵojn pri la turnopunkto de la Tero. Ili ankaŭ ekzamenis forajn periodojn, kiel la epoko plioceno, kvin milionojn da jaroj antaŭe, kiam la nivelo de CO2 en atmosfero atingis 400 ppm, same kiel hodiaŭ. Dum la epoko kretaceo (erao de la dinosaŭroj), antaŭ preskaŭ 100 milionoj da jaroj, la CO2 eĉ atingis 1000 ppm grandparte pro la vulkana aktiveco. 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }