
04/08/2018
Bildo: la 19an de marto, Kurdano paŝas en Efrîn, okupaciata de la turka armeo. Khalil Ashawi/Reuters
Internacia Amnestio alarmas pri la malobservadoj de la homaj rajtoj, de post la konkero de tiu kurda urbo, pasintan marton.
«La ofensivo kaj la okupacio fare de la turka armeo akrigas la suferon de la loĝantoj de Efrîn, kiuj jam suferis dum jaroj mortigan konflikton. Ni aŭdis la terurajn rakontojn de personoj malliberigitaj, torturitaj aŭ viktimoj de malapero, kaptitaj de siriaj armitaj grupoj, kiuj plu plenumas ruinigojn ĉe la civita loĝantaro, sen interveno de la turkaj fortoj».
En artikolo publikigita hieraŭ en la retejo de Internacia Amnestio, Lynn Maalouf, direktorino por tiu esplor-organizaĵo, alarmas pri la forgesita sorto de Efrîn, de post la venko de la turkaj militistoj kontraŭ la YPG, la 18an de marto 2018.
«Dumnokte, ni aŭdis la hurladojn de la malliberuloj»
Arbitraj malliberecoj kaj truditaj malaperoj, konfisko de havaĵoj, rabado de domoj kaj komercejoj, foresto de edukado por la infanoj kaj studentoj… Internacia Amnestio listigas longan serion da malobservadoj pri homaj rajtoj. Tiu raporto estis realigita surbaze de 32 atestoj, kolektitaj inter majo kaj julio 2018. La personoj pridemanditaj, kiuj vivas jen en Efrîn, jen en aliaj regionoj de Sirio, eĉ eksterlande, menciis por-turkajn armitajn grupojn, kulpantajn pri tiuj ekscesoj. Ŝajne temas pri Ferqa 55, Jabha al-Ŝamija, Fajlak al-Ŝam, Sultan Murad kaj Ahrar al-Ŝarkija.
«Mi estis malliberigita apud Efrîn dum du monatoj (…). Mi estis pridemandita fare de membroj de du armitaj grupoj, kaj de la turkaj armitaj fortoj. Ĉiuj iliaj demandoj temis pri miaj aktivecoj en la sociaj retoj ; ili akuzis min aparteni al la YPG, ĉar mi indikis malobservadojn plenumitajn de Turkio dum la milita ofensivo», rakontis eks-malliberulo al Internacia Amnestio. «Mi ne estis torturita, sed mi vidis antaŭ mi, membrojn de Sultan Mourad, draŝadi malliberulojn nur por amuziĝi. Nokte la hurladoj eĥis en la tuta konstruaĵo. Mi estis liberigita sen renkonti juĝiston. Mi ne esperis iam eliri de ĉi tie», li daŭrigis.
«Ĉar Turkio estas la okupacianta potenco en Efrîn, ĝi devas garantii la sekurecon de la civita loĝantaro, kaj ebligi laŭleĝan vivon kaj publikan ordon. Ĝis hodiaŭ, ĝiaj armitaj fortoj tute ne plenumis siajn devojn. Ĝi ne povas eskapi siajn respondecojn, uzante la armitajn grupojn por plenumi la aĉajn agojn», indignas Lynn Maalouf.
21/03/2018 (kronologio)
Turkio: post Efrîn, Erdoğan volas plivastigi la ofensivon en Sirio /- / 24-an de marto: Tutmonda Agadtago
