
14/08/2018
Bildo: migrantoj ripozas surŝipe de la Aquarius / Foto: Reuters / Guglielmo Mangiapane
«La ŝipo Aquarius petas denove akcepton de Eŭropa Unio», titolas la hispana ĵurnalo La Razón. Tiu ŝipo, aranĝita de la francaj "SOS-Mediteraneo" kaj "Kuracistoj sen Landlimoj" «lanĉis al la eŭropaj landoj urĝan alvokon», daŭrigas la ĵurnalo, cele al trovo de akcepta haveno, «por la 141 migrantoj kaj rifuĝintoj» sukuritaj marvaste de la libiaj bordoj el du malfortikaj boatoj, vendredon 10an de aŭgusto.
Fidelaj al sia politiko, Malto kaj Italio rifuzis. Hispanio, kiu urĝece akceptis 630 migrantojn de la Aquarius pasintan 17an de junio, ŝajne ne pretas akcepti la ŝipon, lundon 13an de aŭgusto. Siaflanke, la direktoro de la haveno de Seto proponis akcepti la Aquarius «ekde kiam la francaj aŭtoritatoj permesos ĝin».
Ĝis tiam, la ŝipo ŝajne ĵetis la ankron inter Malto kaj Italio, dum la Eŭropa komisiono, laŭ ties porparolanto, «pretas oferti sian tutan subtenon por solvi tiun situacion».
Lastminute: Malto finfine akceptis la Aquarius, la surŝipaj migrantoj estos disdividitaj inter 5 landoj.

Bildo: La humanitara ŝipo Aquarius povos albordiĝi en Malto. Mardon, La-Valeto bruske ŝanĝis sian opinon, post akordo inter pluraj eŭropaj landoj por disdividi la 141 sukuritajn migrantojn.