Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2018 6 25 /08 /août /2018 20:41

25/08/2018

Bildo: miloj da Jemenanoj jam kolektiĝis la 13an de aŭgusto okaze de funebra ceremonio, por manifestacii kontraŭ Sauda Arabio kaj Usono. Stringer/afp

Almenaŭ 22 infanoj kaj kvar virinoj estis mortigitaj ĵaŭdon en bombardo de la koalicio, kondukita de Sauda Arabio, dum ili fuĝis batalareon en Jemeno, anoncis vendredon respondeculo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu kondamnis la atakojn kontraŭ civiluloj.

Ankaŭ kvar aliaj infanoj estis mortigitaj dum alia aerbombardo en tiu sama regiono de Al-Durajhimi, sude de la urbo Al-Hudaida regata de la ribeluloj, ankaŭ indikis la ĝenerala kun-sekretario por la Humanitaraj aferoj, Mark Lowcock.

«Duan fojon, en daŭro de du semajnoj, aerbombardo de la koalicio, kondukata de Sauda Arabio, kaŭzis la morton de dekoj da civilaj viktimoj», li denuncis en komunikaĵo.

Pasintan 9an de aŭgusto, aeratako, jam atribuita al tiu milita koalicio, mortigis almenaŭ 40 infanojn, norde de Jemeno, instigante la ĝeneralan sekretarion de UN postuli sendependan enketon.

«Mi ripetas la antaŭnelongan komunikaĵon de la ĝenerala sekretario pri Jemeno, kiu kondamnis tiajn atakojn kontraŭ civiluloj, kaj postulis rapidan, senpartiecan kaj sendependan enketon», precizigis Mark Lowcock, petante de ambaŭ partoj en la konflikto fari ĉion eblan por protekti la civilulojn.

La koalicio kondukita de Sauda Arabio anoncis lanĉon de enketo pri la atako kontraŭ la buso, kiu estigis ondegon da internaciaj kondamnoj, sed la organizaĵoj pri Homaj rajtoj pridubas.

La ribela novaĵagentejo "Saba" indikis, ke la ĵaŭda aeratako frapis buson kaj domon, sed Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ŝlosila rolulo en la koalicio, akuzas la Hutiajn ribelulojn, ke ili kulpas pri tiu atako.    

«Mi esperis, ke la indigno, kiu sekvis la atakon de Saada en Jemeno antaŭ du semajnoj estigus gravan ŝanĝon en la konflikto. La informoj de ĵaŭdo pri la atakoj en Al-Durajhimi, kiu mortigis 26 infanojn indikas, ke mi eraris», bedaŭris Henrietta Fore, direktorino de UNICEF, UN-agentejo taskita pri protektado de infanoj.

La milito en Jemeno okazigis ĉirkaŭ 10 000 mortintojn de post la interveno de la koalicio estrata de Sauda Arabio de post marto 2015, kontraŭ la Hutiaj ribeluloj, kaj estigis la «plej gravan humanitaran krizon» en la mondo, laŭ UN.      

12/08/2018

Jemeno: Unuiĝintaj Nacioj postulas kredindan enketon pri la atako kontraŭ buso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/jemeno-unuigintaj-nacioj-postulas-kredindan-enketon-pri-la-atako-kontrau-buso.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }