
15/08/2018
Ŝokita, Italio serĉas kulpulojn post la morto de almenaŭ 26 personoj, mardon en Ĝenovo, post la kolapso de vojviadukto, kies difektoj estis de longe konataj.
«Ĝenova apokalipso», laŭ la vortoj de la Corriere della Sera, ĵetis Italion en stuporon. Dum la sukuristoj senhalte laboras en la ruinaĵoj de la ponto Morandi, serĉante eventualajn postvivantojn, la lando demandas sin, kio kondukis al tia katastrofo, kaj kiuj estas la kulpuloj.
Laŭ la prezidento de la Respubliko, Sergio Mattarella, citita de la Rai, «neniu aŭtoritato povos eskapi sian kulpecon: la familioj kaj multaj viktimoj postulas tion, ankaŭ la komunumo tuŝata de tiu evento, kio postlasos spurojn». Kaj la prezidento postulis «seriozan kaj severan ekzamenon pri la kaŭzoj» de la katastrofo.
«Nek fulmo, nek tempesto povas estigi kolapson de tia ponto» emfazis Edoardo Rixi, Ŝtatsekretario pri Transportoj kaj Infrastrukturoj, citita de la novaĵagentejo ANSA. «Ni trovu la kulpulojn».
Sama kolero ĉe la populisma ministro pri Internaj aferoj Matteo Salvini, kiu promesis, laŭ la televidkanalo SkyTg24, ĉion fari por trovi la nomojn kaj personajn nomojn de la estontaj kaj estantaj kulpuloj. Estas neakcepteble morti tiel en Italio. Ili devos pagi. Ĉion pagi, kaj koste».
Konceptaj mankoj
La viadukto estis objekto de solidigaj laboroj ĉe la momento de la katastrofo, kaj suspektoj tuj turniĝis al Atlantia, la firmao taskita pri administrado kaj prizorgado de la vojreto. En La Repubblica, ĝia respondeculo por la regiono de Ĝenovo, Stefano Marigliani certigis, ke «neniu signo de danĝero» ĉeestis. «La ponto estis objekto de konstantaj inspektadoj, kaj estis konstante prigarditaj. La nunaj laboroj temis pri kutimaj zorgoj».
Sed la ponto Morandi, konstruita en armita betono fine de la 1960aj jaroj, tute ne estis ordinara: ties konceptisto, la itala civila inĝeniero Riccardo Morandi, jam konstruis similan verkon en Venezuelo – kiu ankaŭ ĝi, kolapsis post kolizio kun komercŝipo – kaj ĝiaj konceptaj mankoj estis konataj kaj dokumentitaj.
La Stampa mencias, ke en 2016, la profesoro Antonio Brencich, de la Universitato de Ĝenovo, specialigita pri armita betono, bedaŭris la «kreskadon de problemoj» spertitaj de la ponto Morandi, kiun li kvalifis «inĝinierarta eraro». «Ĝi devis esti rekonstruata tre baldaŭ, ĉar ĝiaj prizorgaj kostoj estas ekscesaj, kaj superos la koston de ĝia konstruado», li certigis.
