Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2018 7 26 /08 /août /2018 13:16

26/08/2018

Bildo: centoj da personoj en Molo Di Levante, protestas kontraŭ la blokado. 

La italaj marbordaj policistoj lanĉis urĝan alvokon por elŝipiĝo de la 150 pasaĝeroj plu blokitaj en Sicilio, dum la senefika dialogo daŭras inter Eŭropa Unio kaj la itala ekzekutivo. 

«Permesu la elŝipiĝon nun», postulis sabaton 25an de aŭgusto la marbordaj policistoj de la Diciotti, la itala ŝipo blokita en Katanio (Sicilio) kun 150 migrantoj surŝipe. Ilia alvoko, kiu mencias situacion «ekstreme krizan» sur la ŝipo, estis adresita laŭ la informgrupo Quotidiano Nazionale «al la italaj ministrejoj pri Internaj aferoj, Transportoj, Defendo kaj Fremdaj aferoj», kaj al la prokuroroj de Palermo, Katanio kaj Agrigento.

La ŝipo Diciotti, kiu sukuris 190 migrantojn en maro dum la nokto de la 15a ĝis la 16a de aŭgusto, marvaste de Lampeduso, estas de pluraj tagoj kore de polemiko inter Italio kaj Eŭropa Unio (EU): Italio rifuzas permesi la elŝipiĝon de la pasaĝeroj, sen antaŭa akordo pri ilia disdivido inter la landoj de EU, dum EU sciigis vendredon, pere de porparolanto de la Eŭropa Komisiono, ke ĝi ne cedos al la «minacoj» de la itala ekzekutivo.

                  

Episkopoj sin deklaras pretaj «agadi» 

Ĵaŭdon 23an de aŭgusto, la kun-ĉefministro kaj la ĉefo de la Movado kvin steloj (M5S, populisma) Luigi Di Maio minacis, ke ili ne plu pagos la monkontribuon de Italio al la eŭropa buĝeto, se neniu solvo al la migranta demando estas trovita post la kunsido de ekspertoj, planita tagon poste en Bruselo. Tiu kunveno, kiel konstatas la ĵurnalo Corriere de la Serra, «solvis nenion».  

Fronte al la blokado, kiu daŭras, la manifestacioj subtene al la migrantoj de la Diciotti estas pli kaj pli videblaj, laŭ Il Fatto Quotidiano. La ĵurnalo notas, ke en Tvitero «la kradvorto #fateliscendere (elŝipigu ilin) figuras inter la plej uzataj». Surloke, en Sicilio, la episkopoj sin deklaras pretaj, per la voĉo de Monsinjoro Antonio Staglianò, episkopo de Noto, «transpasi de pripenso al agado». Kelkaj planas, laŭ la prelato, eblecon de malsatstriko, subtene al la migrantoj.

Dum lundon 20an de aŭgusto, pluraj neplenaĝuloj neakompanataj ricevis permeson elŝipiĝi, la ministro pri Internaj aferoj Matteo Salvini (Ligo, ekstremdekstro) elvokis vendredon vespere la eblecon, raportitan de  alia artikolo de la Corriere della Sera, «fari unuan klasifikon» surŝipe, inter la migrantoj indaj al azilrajto, (kiuj povus forlasi la ŝipon) kaj la aliaj. Tiu solvo ŝajne estos privilegiita de la registaro, cele al «dolĉigi la premon, montrante samtempe firman sintenon».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }