Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2018 1 06 /08 /août /2018 16:18

06/08/2018

Lundon, sonorilo aŭdiĝis en Hiroŝimo, 73 jarojn post la unua atombombardo en la mondo. Tiu memorceremonio estis markita de arda averto de la urbestro pri la renaskiĝo de naciismo en la mondo.

«Se la homaro forgesas sian Historion, aŭ ĉesigas alfronti ĝin, ni povus denove plenumi teruran eraron. Ĝuste pro tio, ni plu devas paroli pri Hiroŝimo», ekdiris la urbestro Kazumi Matsui. «La streboj por elmini la nukleajn armilojn devas daŭradi», li insistis. «Kelkaj landoj malkaŝe montriĝas naciismaj, kaj modernigas sian nuklean arsenalon, revigligante streĉitecojn, kiuj mildiĝis post la fino de la Malvarma milito» bedaŭris la elektito.                   

En parolado, la Ĉefministro, Ŝinzo Abe, esprimiĝis malpli rezolute, lasante aperigi la japanajn kontraŭdirojn pri la temo de la nukleaj armiloj. Pasintjare, Japanio ne subskribis traktaton, kiu malpermesas la atomarmilon, adoptitan de UN. Ĝi samopiniis kiel la nukleaj potencoj, kiuj elvokas la nord-korean minacon, kaj denuncas la naivecon de la teksto. «Nia lando volas pacience labori, deziras servi kiel ponto inter ambaŭ kampoj, kaj partopreni al la streboj de la internacia komunumo» pri nuklea malarmado, li diris.

La 6an de aŭgusto 1945, la ĉielo estis klara, kiam je la 8a horo kaj 15, surloka horo, usona bombaviadilo B-29 nomita «Enola Gay» ĵetis al la urbo la atombombon «Little Boy», okazigante samtage kaj dum la sekvontaj semajnoj la morton de 140 000 personoj.

Tri tagojn post la detruado de Hiroŝimo, dua atombombo, «Fat Man», frapis la urbon Nagasako. La 15an de aŭgusto, Japanio anoncis sian kapitulacon, kio malfermis la vojon al la fino de la dua mondmilito.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }