22/08/2018
Bildo: Dum manifestacio kontraŭ la rigoreco en Ateno, la 30an de majo. Angelos Tzortzinis. Picture Alliance. DPA
Ekde tiu 21a de aŭgusto, noktomeze, oficiale Grekio ne plu dependas de Eŭropa Unio (EU) kaj de la Internacia Monunua Fonduso (IMF). «Helpo»-programoj, je totala sumo de 289 miliardoj da eŭroj, estis devigitaj al Ateno en 2010 interŝanĝe kontraŭ vasta plano de reformoj kaj drastega ekonomia rigoreco. Tiu program-eliro estis simbole salutita el la insulo Itako fare de la Ĉefministro, Alexis Tsipras, por marki la finon de riskoplena periodo por la lando.
«Pri kia eliro temas?» sin demandas frontpaĝe la ĵurnalo maldekstra-centra Ta Nea. La unua ĵurnalo de Grekio ne entuziasmiĝas, listigante tion, kion atendas la greka popolo, tiujn venontajn semajnojn:
«Intensiga prigardado de la kreditoroj de la lando, kun misio en Ateno de la Eŭropa Unio kaj de la IMF ekde la 10a de septembro por inspekti la kontojn, kaj la antaŭiron de la reformoj ; malaltigo de la pensioj, kio estos decidita de la kreditoroj venontan novembron ; bridado de la altigo de la minimuma salajro, kaj premo sur la plenumo de la programo de privatigo».
Ta Nea prognozas senkompensan rigorecan kuracadon: «Malgraŭ la fino de la programo, la koŝmaro daŭras», konkludas la ĵurnalo.
19/06/2015
Grekio : la ŝuldo estas maljusta, kontraŭleĝa kaj prezentas abomenindan karakteron