Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2018 4 16 /08 /août /2018 13:48

16/08/018

La 91-a SAT-kongreso okazinta en Kragujevac (Serbio) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 :


— atentigas pri danĝero de tutmonde kreskanta naciismo, foje eĉ faŝismo, kaj memorigas ke SAT-anoj daŭre kontraŭbatalas ĝin per praktika uzado de Esperanto en laborista medio, kaj flegado de eksternacia sent-, pens- kaj agad-kapablo ;


— favore notas la interparolojn de norda Koreio kaj suda Koreio ;


— kondamnas la novan malvarman militon inter Usono kaj multaj aliaj NATO-landoj unuflanke kaj Rusia Federacio aliflanke ;


— alvokas ĉiujn partopreni en porpacaj movadoj ;


— pledas ke financa profito ne regu sociajn rajtojn ;


— konstatas, ke la situacio rilate rifuĝintojn kaj ekonomiajn migrantojn fariĝas pli kaj pli neeltenebla, kaj petas ke la alcelataj landoj agu por ĉesigi la militojn, por plibonigi la vivkondiĉojn en la landoj de la rifuĝintoj aŭ engaĝiĝu rilate rifuĝintojn kreante strukturojn por ilin akcepti ;


— kuraĝigas ĉiajn unuopajn kaj kolektivajn klopodojn kaj iniciatojn cele al ĉesigo de l’ planeda detruado kiel ekzemple : politika aktivado sociala kaj ekologiisma, sen envolviĝo de entreprenoj kiuj profitas la okazon por ekspluati siajn laboristojn, vegetaĵigo de la ĝenerala nutromaniero, loka kaj ekologia konsumado, malkreskismo produktada kaj demografia, "ĝoja sobreco" sen rezignemo ;


— salutas la sukcesan batalemon de la laboristoj en la aŭtomobila fabriko "FIAT" de Kragujevac -kiuj sukcese atingis salajroplialtigojn per strikado- kaj atentigas ilin pri la potencialo de Esperanto, apud aliaj lingvoj, por plifortigo de mondskalaj kontaktoj kun alilandaj laboristoj en la aŭtomobila sektoro ;


— subtenas ĉiujn klopodojn ebligi decajn vivkondiĉojn al homoj ĉie en la mondo, ne nur en metropoloj, kiuj celas koncentrigon de ekonomia kaj politika potencoj, sed ankaŭ en la kamparo kaj en mezgrandaj urboj kiel Kragujevac.

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }