Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2018 1 13 /08 /août /2018 15:51

13/08/2018

Bildo: kontraŭ-manifestaciantoj kantas, antaŭ kolektiĝo de blankaj naciistoj okaze de la unua datreveno de la manifestacioj «Unite the Right» de Charlottesville en 2017, antaŭ la Blanka Domo -  Reuters

En Vaŝingtono, la tago de manifestacioj, antaŭviditaj de la blanksupereculoj, por memorfesti la datrevenon de la tumultoj, kiuj okazigis mortinton la 12an de aŭgusto, finfine fiaskiĝis.

Miloj da kontraŭ-manifestaciantoj malinstigis la naciistojn kolektiĝi en la federala ĉefurbo. Anstataŭe, la sloganoj, kiuj superis, laŭdis toleran Usonon, kaj kondamnis rasismon.

«For la Ku-Kluks-Klanon, Usono ne estas faŝisma» skandis dum preskaŭ tuta tago pluraj miloj da kontraŭ-rasismaj aktivuloj.

Koncerne la blanksupereculojn, kvankam ili esperis ĉeeston de 400 personoj, nur 24 aperetis, senglore enkadrigitaj de la polico. Memorinda estas la kompatinda bildo de iu Jason Kessler, organizanto de la manifestacio por ekstremdekstro, kaj tiu de apenaŭ kelkaj dekoj da simpatiantoj, enkadrigitaj de la polico, kiu trabatis al ili vojon inter la manifestaciantoj. De post la eventoj de Charlottesville, la ekstremdekstraj aktivuloj estas atente prigarditaj, kaj Jason Kessler tute ne estigas unuanimecon. Tio estas des pli ironia, ke hieraŭ lia agadvorto alvokis unuiĝon de la usona dekstraro.   

Kevin, kontraŭfaŝisto bedaŭras, ke la anoncita frontalfronto ne okazis. Flanke de la ekstremdekstro, kelkaj, kaskitaj kaj maskitaj intencis batali.

«Sciu, la urbodomo tute protektis la blanksupereculojn. Ili venis per speciala metroo kaj estis eskortitaj ĝis tie», malĝojas Kevin. Li bedaŭras, ke la urbodomo «elspezis milionojn da dolaroj» por protekti «kelkajn dekojn da personoj».

Fakte, ambaŭ grupoj estis strikte apartigitaj por eviti ĉiajn koliziojn. Potenca fulmotondro finfine disigis la manifestacion de la ekstremdekstraj aktivuloj, kiu entute daŭris apenaŭ 20 minutojn.

Laŭ la kontraŭ-rasistoj kiel Caroline, tio estas grandega kontentigo: «Iasence, tio estas sukceso, tamen la lukto ne finiĝis, ĉar iliaj opinioj daŭras. Ni plu rezistu. Ĉi-foje ili spertis malsukceson, sed tio ne signifas, ke ili ne estos pli multnombraj venontfoje. Ni ĉiam devas prepariĝi».

Jaron post Charlottesville, kie kontraŭ-faŝismaj aktivuloj kaj nov-nazioj perforte koliziis, estis grave por Vaŝingtono – demokratia influareo – montri, ke la ekstremdekstraj grupetoj ne havos la lastan vorton.

«Vaŝingtono ne estas Charlottesville», estis legeble sur afiŝtabulo. La lanĉita defio sukcesis.

Kaj se la prezidento Donald Trump kondamnis sabaton en tvitmesaĝo ĉiajn formojn de rasismo, ja lia filino Ivanka aŭdacis diri tion, kion ŝia patro ĉiam rifuzas diri publike. «Loko ne ekzistas en nia granda lando por blanksupereco, rasismo kaj nov-naziismo», ŝi skribis en tvitero.       

13/08/2017

Usono: Charlottesville: Trump kritikata post la morto de kontraŭ-rasisma aktivulino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/usono-charlottesville-trump-kritikata-car-li-ne-sufice-kondamnis-la-blankan-superecon.html

31/08/2017

Usono: de Charlottesville ĝis Vaŝingtono, marŝado kontraŭ la blanka supereco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/usono-de-charlottesville-al-vasingtono-marsado-kontrau-la-blanka-supereco.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }