
24/08/2018
Bildo: La israela kolonio Adam situas apud la urbo Ramalaho en Cisjordanio. Thomas COEX / AFP
La israela registaro permesas la konstruadon de pli ol 1 000 loĝejoj en la setlaj teritorioj de Cisjordanio. La paca NRO «Pacon nun» denuncas la imponan kreskadon de novaj konstruaĵoj, de post la alveno ĉe la potenco de Donald Trump en Usono, dum la ĉefa organizaĵo, kiu reprezentas la kolonianojn en Cisjordanio male bedaŭras ilian «malgrandan» nombron.
Sume, 1 004 unuoj da loĝejoj en la setlaj teritorioj de Cisjordanio, akiris permeson de la plan-komitato, administrata de la israela ministrejo pri Defendo: 382 akiris finan aprobon de konstruado. La aliaj projektoj transpasis preparan etapon.
Plie, la israelaj militaj aŭtoritatoj ŝajne permesos enmerkatigon de aliaj loĝejoj troviĝantaj en la kolonioj. Granda parto de la projektoj troviĝas en la kolonio Adam, proksime de Ramalaho.
Pasintmonate, koloniano estis mortigita de Palestinano, kaj la ministro pri Defendo Avigdor Lieberman anoncis la konstruadon de loĝejoj en tiu loko.
«Tio estas la plej taŭga respondo al terorismo», laŭ Avigdor Lieberman
«Tio estas la plej taŭga respondo al terorismo», li proklamis. La konsilio de Jeŝa, ĉefa organizaĵo, kiu reprezentas la kolonianojn en Cisjordanio, bedaŭras en komunikaĵo, ke la kvanto de permesitaj loĝejoj estu «tiel malgranda»
Sed la paca NRO "Pacon nun" asertas, ke la konstruaĵoj en la setlaj teritorioj ege kreskis de post la alveno ĉe la potenco de la usona prezidento Donald Trump. Pli ol 15 000 loĝejoj estis aprobitaj dum tiu periodo en la kolonioj de Cisjordanio.
19/10/2012
Israelo aprobas la konstruadon de 800 loĝejoj en la kolonio Ĝilo en Orienta Jerusalemo
30/11/2012
Israelo permesos la konstruadon de 3.000 pliaj loĝejoj
25/12/2012
Israelo/Palestino: Israelo aprobas la konstruadon de 1.200 loĝejoj en orienta Jerusalemo
15/05/2013
Israelo: permeso pri konstruado de 296 loĝejoj en kolonio de Cisjordanio
17/10/2013
Israelo : kresko je 70% de la israelaj konstruaĵoj sur palestinaj teroj
30/10/2013
Israelo : konstruado de 1.500 loĝejoj por kolonianoj en Orienta Jerusalemo
21/03/2014
Kolonioj : Israelo aprobas projektojn por pli ol 2.000 loĝejoj
02/10/2014
Israelo : 25% el la novaj loĝejoj en Jerusalemo konstruitaj en okupaciata Oriento
04/11/2014
Israelo : konfirmo de la projektoj de loĝejoj en la kolonioj de Orienta Jerusalemo
30/01/2015
Israelo: konstruado de 430 loĝejoj en Cisjordanio
29/12/2015
Cisjordanio: Israelo planas konstruadon de pli ol 55.000 loĝejoj en la kolonioj
31/03/2017
Cisjordanio: Israelo permesas novan kolonion
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/cisjordanio-israelo-permesas-novan-kolonion.html