Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2018 7 19 /08 /août /2018 21:23

19/08/2018

Sabaton, en Pacaraima, brazila urbo proksime de la landlimo, kampadejoj en kiuj vivas ĉirkaŭ mil venezuelaj migrantoj estis atakitaj. De post 2017, pli ol 127 000 Venezuelanoj transpasis la terlandlimon kun Brazilo.

Iliaj kampadejoj estis atakitaj, flamigitaj kaj parte detruitaj.   

Pluraj kampadejoj de Venezuelanoj, kiuj fuĝis la politikan kaj ekonomian krizon en sia lando estis celitaj, sabaton 18an de aŭgusto, fare de koleraj najbaroj en urbo norde de Brazilo.

Sabaton matene, brazila komercisto estis vundita, kaj lia familio akuzis venezuelan migranton, ke li agresis lin kaj ŝtelis en Pacaraima, urbo je 12 000 loĝantoj, kie mil migrantoj vivas en la stratoj.

Reprezalie, dekoj da loĝantoj atakis ambaŭ ĉefajn improvizitajn kampadejojn de migrantoj, kaj flamigis iliajn havaĵojn, indikis la loka laborgrupo taskita pri mastrumado de la migradfluado. Bildoj diskonigitaj de la lokaj televidkanaloj montras partojn de kampadejoj incendiitaj.

Videoj filmitaj de loĝantoj de Pacaraima atestas pri scenoj de alfrontiĝoj, dum ruinaĵoj diskovras la stratojn, laŭlonge de la landlimo. «Estas terure, ili bruligis la tendojn kaj ĉion, kio estis ene», deklaris Carol Marcano, Venezuelanino, kiu laboras en la regiona ĉefurbo Boa Vista, kaj kiu estis sabaton ĉe la landlimo. «Estis pafoj, ili bruligis pneŭojn». Laŭ ŝi, venezuelaj migrantoj reagis atakante veturilon, kiu surhavis brazilan matrikulplaton, dum aliaj rifuĝis flanke de la venezuela landlimo. Tri Brazilanoj estis vunditaj kaj neniu estis arestita, deklaris porparolanto de la militpolico. Neniu indiko disponeblas pri eventualaj vunditoj inter la Venezuelanoj, kiuj multnombre transiris la landlimon por reiri al sia lando, laŭ bildoj diskonigitaj de loĝantoj de la urbo. Kvieto revenis en Pacaraima dum la nokto, precizigis la aŭtoritatoj.    

 

Venezuelo petas de Brazilo, ke ĝi «protektu» siajn samnacianojn 

En komunikaĵo, la registaro de Venezuelo, petis de la brazila ekzekutivo, ke ĝi «efektivigu ĉiajn aranĝojn de protektado kaj sekureco» koncerne la venezuelajn samnacianojn, «iliajn familiojn kaj havaĵojn». Siaflanke, la guberniestrino de la Ŝtato Roraima, Suely Campos, petis de Braziljo, serurecajn helpotrupojn por «fronti kreskadon de krimeco», kion ŝi atribuas al la kreskanta nombro da Venezuelanoj en la regiono.

La brazila ministrejo pri publika sekureco informis, ke ĝi sendos kontingenton de 60 homoj, kiuj alvenos lundon, kaj kuniĝos kun la skipoj jam ĉeestantaj en la regiono.

La amasa alveno de Venezuelanoj, kiuj fuĝas la politikan kaj ekonomian krizon en sia lando, kreis streĉitecan situacion en la Ŝtato Roraima. De post 2017, pli ol 127 000 Venezuelanoj transpasis la terlandlimon kun Brazilo, inter kiuj 56 000 Venezuelanoj daŭrigis sian vojon al alia lando, laŭ la brazilaj aŭtoritatoj. Kaj dum la ses unuaj monatoj de 2018, ĉirkaŭ 56 000 Venezuelanoj ankaŭ petis reguligi sian statuson en Brazilo, laŭ Braziljo.  

Pli ol miliono da personoj migris de Venezuelo al apuda Kolombio de post la komenco de 2017, indikis Bogota en junio. Krome, duon-miliono da Venezuelanoj rifuĝis en Ekvadoro de post la jarkomenciĝo, laŭ la Alta-komisaro de UN por la rifuĝintoj. Plejparte de tiuj migrantoj tamen daŭrigis sian vojon ĝis Peruo, eĉ Ĉilio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }