
02/08/2018
Bildo: ŝippereuloj sukuritaj marvaste de Libio sur la ŝipo Aquarius. © SOS MEDITERRANEE - LAURIN SCHMID
NROj kaj italaj politikuloj akuzis mardon komercan ŝipon, ĉar ĝi malobservadis la internacian juron, rekondukante en Libion 108 migrantojn sukuritajn en la internaciaj akvoj.
La provianta ŝipo Asso Ventotto surboatigis tiujn migrantojn je ĉirkaŭ 60 marmejloj nord-okcidente de Tripolo, laŭ ĝia itinero menciata en la martrafikaj retejoj.
Tiujn lastajn jarojn, la italaj marbordaj patroloj kunordigis tiujn operacojn, kaj la migrantoj estis kondukitaj al Italio. Sed de post junio, Romo forĵetas tiun taskon al la libiaj marbordaj patroloj, kiuj petis de la ŝipo rekonduki la migrantojn al Tripolo.
«Libio ne estas sekura loko, kaj tio povas konduki al malobservado de la internacia juro», komentis la Alta komisaro de UN por la rifuĝintoj (HCR) precizigante, ke li nun kolektas informojn pri tiu afero.
«Temas pri kolektiva rekonduko», denuncis Nicola Fratoianni, itala maldekstra deputito nun sur ŝipo de hispana NRO, kiu sekvis la dialogon en la radio de la provianta ŝipo. La germana NRO Sea-Watch elvokis «la unuan rekondukon de personoj fare de itala ŝipo de antaŭ jaroj».
En 2012, la Eŭropa kortumo pri homaj rajtoj kondamnis Italion, post kiam itala ŝipo rekondukis migrantojn en Libion en 2009. Libio estis tiam regata de Muamar Kadafi, sed sinkis en kaoson post lia defalo en 2011. La afrikaj migrantoj suferas tie pri arbitraj malliberigoj, ekscesoj, perfortoj kaj defraŭdoj, dum en Italio 40% el tiuj, kiuj petis azilon tiujn lastajn jarojn, akiris restadpermesilon.
«Libio ne estas sekura loko (...), ni ne povas lasi la migrantojn tie» deklaris lundon vespere Roberto Fico, prezidanto de la Deputita Ĉambro, kaj devenante de la Movado 5 steloj (M5S, populisma), kiam li iris renkonte al la manifestaciantoj, kiuj kontraŭstaras la liveradon de italaj patrolŝipoj al la libiaj marbordaj patroloj. Matteo Salvini, ministro pri Internaj aferoj, kaj ĉefo de la Ligo (ekstremdekstro, aliancita kun la M5S) tamen forpuŝis la kritikojn. En la sociaj retoj mardon matene, li salutis la situacion: «Tiujn lastajn horojn, la libiaj marbordaj patroloj sukuris kaj rekondukis 611 migrantojn en Libion. La NROj protestas kaj la ŝakristoj perdas siajn aferojn? Bone, ni daŭrigu», li aldonis, ripetante sian sloganon: «Havenoj fermitaj, koroj malfermitaj».
01/03/2017
Libio: Mistraktado de la migrantoj: la alarmkrio de UNICEF
05/04/2017
Libio: la infero de la koncentrejoj por migrantoj
12/04/2017
Libio: La Internacia Organizaĵo por la Migradoj (IOM) denuncas «sklavmerkatojn»
15/11/2017
La Unuiĝintaj Nacioj denuncas la kooperadon inter Libio kaj Eŭropa Unio
24/11/2017
Sklavismo en Libio : «Ĉiuj jam sciis»
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/sklavismo-en-libio-ciuj-jam-sciis.html
12/12/2017
Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn
