Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juillet 2018 5 27 /07 /juillet /2018 14:24

 

27/07/2018

Bildo: En decembro 2016, antaŭ la centra banko, en Karakaso, viro ŝanĝas siajn bolivarojn antaŭ ilia valorperdo. © Federico Parra, AFP 

Inflacio en Venezuelo ŝajne kreskos ĝis 1 000 000 % antaŭ la fino de la jaro, kaj la malneta enlanda produkto (MEP) de la lando, kiu spertas financan kaj humanitaran krizon, ŝrumpos je 18% en 2018, laŭ la prognozoj de la IMF publikigitaj pasintan lundon.

Venezuelo, kiu suferas politikan kaj ekonomian krizon, sinkos ĉi-jare en plian recesion kun hiperinflacio, kiu kreskos ĝis 1 000 000 % fine de decembro, taksis la IMF lundon 23an de julio.

La venezuela MEP ŝrumpos je 18% en 2018, indikis lundon la IMF. Tio estas pli grava ol anoncite en aprilo (15 %).

«Ni prognozas kreskon de inflacio je 1 000 000 % antaŭ la fino de 2018, kio signifas, ke Venezuelo estas en sama situacio ol Germanio en 1923 aŭ Zimbabvo fine de la 2000-aj jaroj», komentis en blogo Alejandro Werner, unu el la respondeculoj de la IMF.    

Li krome substrekas, ke la apudaj landoj pli kaj pli riskas suferi pri la konsekvencoj de la kolapso de la venezuela ekonomio.

 

Loĝantoj amase fuĝas 

La manko de nutraĵoj, la kreskantaj malfacilaĵoj por profiti la servojn pri sano, elektro, akvo, transportoj, kio aldoniĝas al problemoj pri malsekureco, estigis amasan fuĝon de la loĝantaro, kiuj rifuĝas interalie en Kolombio kaj Brazilo.

«Venezuelo plu enplektiĝas en profunda ekonomia kaj socia krizo», resumis Alejandro Werne. Kaj en 2018, la petrolriĉa lando spertos duciferan recesion por la tria sinsekva jaro, li precizigis.

Venezuelo eltiras de nafto, 96% el siaj gajnoj. Tamen, ĝia nafto-produkto falegis je almenaŭ duone, dum jaro kaj duono, pro manko de mono por modernigi la petrolkampojn. La IMF substrekas aliparte la pli kaj pli grandan nombron da monbiletoj en cirkulado, kio nutradas la hiperinflacion.

La prognozoj tamen ne estas precizaj, ĉar Venezuelo ne plu transdonas datumojn al la vaŝingtona instituto de pli ol dek jaroj.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }