Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2018 7 01 /07 /juillet /2018 20:09

01/07/2018

Bildo: Manifestacio kontraŭ la migradpolitiko de Trump, Novjorko, la 30an de junio 2018. REUTERS/Shannon Stapleton 

Pasintan sabaton en Usono, manifestacioj okazis en la tuta lando por denunci la politikon de la administracio Trump kontraŭ la kaŝmigrantoj, kaj ĉefe la sorton suferitan de la infanoj apartigitaj disde siaj familioj. Ĉar kvankam la usona prezidento subskribis dekreton pasintsemajne, la fundamenta problemo daŭras koncerne la tujan estontecon de 2 000 neplenaĝuloj, kelkfoje tre junaj.

La defilado simbole trapasis la ponton de Brooklyn por defendi tiujn, kiuj kontraŭleĝe trapasas la sudan landlimon de Usono… la irvojo de la Novjorka manifestacio ja uzadis tiun simbolan foton, sed sur la afiŝtabuloj, la sloganoj estis viglegaj.

Estis interalie legeblaj la vortoj «faŝismo», «koncentrejo». Laura, 35-jara, uzas samajn referencojn. «Tio estas usona holokaŭsto. Ni batalos senlace, ĝis kiam ĉiu infano rekuniĝos kun sia familio, ĝis kiam ĉiu estos en sekureco kaj sentas, ke ĝi povas veni ĉi tien, kaj fuĝi la maljustecojn spertitajn en sia lando… Ĉi tie estas Usono! Ĝi estu libera loko!».           

Multaj postulas nuligon de la ICE, la migradpolico, kreita antaŭ 15 jaroj. Multaj el ili, kiel David kaj ties edzino, sepdekjaraĝaj, ne kaŝas, ke ili estas tie por denunci la sorton de la gefiloj de kaŝmigrantoj, sed ankaŭ la prezidenton Donald Trump. Li eksplikas, ke «ĉio estas ligita. Mi ne eltenas Trump, ĉar li ne estas deca persono… ». Ŝi aldonas: «Li detruas la sencon de nia lando. Tiu lando ekzistas por akcepti ĉiajn homojn, akcepti migrantojn plibonigas la socian vivon. Aliparte, ni ne povas lasi la mondan ceteron opinii, ke ĉi tie, ĉiuj homoj subtenas tian agadon».

Ĉi-sabate, la usona prezidento respondis al la manifestaciantoj per kelkaj tvitermesaĝoj. Li ripetis, ke li deziras tuj forpeladi tiujn, kiuj ĵus kontraŭleĝe transiris la landlimon. Kaj li atribuis la respondecon de la krizo al la demokratia opozicio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }