Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juillet 2018 6 28 /07 /juillet /2018 20:38

28/07/2018

Bildo : Pli ol 700 infanoj apartigitaj de sia familio ĉe ilia alveno en Usono ne ankoraŭ retrovis siajn gepatrojn.

La usona registaro havis ĝis ĵaŭdo 26a de julio vespere por kunigi la neplenaĝulojn, kiuj estis apartigitaj de siaj familioj, tiujn pasintajn semajnojn, kiam Donald Trump decidis devigi «sentoleran» politikon ĉe la landlimo kun Meksiko. Sed pli ol kvarono el la 2 634 kazoj ne estis solvita, eĉ 46 infanoj malpli ol 5-jara ne retrovis sian familion. Dum la usona prezidento prezentis la lukton kontraŭ la migrado, kiel unu el la ĉefaj aspektoj de sia politiko, ne eblas scii hodiaŭ, kio okazos al tiuj izolitaj neplenaĝuloj. 

Inter la 757 infanoj «neelekteblaj al rekuniĝo», laŭ la oficiala esprimo, troviĝas kelkaj dekoj, kies familio ne estis lokalizita, kaj aliaj pri kiuj la administrado havas dubon pri la parencaj ligoj.

Sed por pli ol duono, la koncernataj familianoj eĉ ne plu estas en Usono. Ili estis elpelitaj preskaŭ tuj, post sia kaŝeniro.                 

La respondeculoj pri migrado eksplikas, ke ili ofte lasis al tiuj adoltoj la eblecon forlasi la landon kun siaj infanoj. Ŝajnas, ke plejparte el ili senespere lasis la neplenaĝulojn solaj. Ili esperis, ke almenaŭ ili, povu instaliĝi en Usono. Multaj el tiuj latino-amerikanoj ankaŭ asertas, ke ili ne komprenis la oferton, faritan en la angla.

 

Administrado superŝutita de la situacio 

Tiujn lastajn semajnojn, la dramoj de tiuj familioj, tiel faktaj kaj proksimaj, emociegis la usonajn konsciencojn. La administrado, siaflanke, ŝajnis plejofte superŝituta pro la situacio, interalie pro servoj kaj retejoj, kiuj ne estas ligitaj inter si.   

Precipe, necerteco daŭras pri estonteco. Eĉ asocioj pri defendo de la civitaj rajtoj jam organiziĝas por anstataŭi la registaron, serĉante mem kelkajn gepatrojn, ĝis Centra Ameriko.

Vendredon, Donald Trump faris sian mallongan semajnan diskurson. Li elvokis la terorismon, la internacian fikomercon, la bandaĉojn, kaj do la nemalhaveblan laboron de la polico koncerne migradon. En tri minutoj, li aludis nur unu fojon la sorton de la apartigitaj familioj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }