
10/07/2018
Bido: Manifestacio de funkciuloj en Turkio en majo 2018 / ADEM ALTAN/AFP
Du jarojn post la fiaskita puĉo de la 15a de julio 2016, elpurigadoj daŭras en Turkio. Dum la prezidento Recep Tayyip Erdoğan engaĝiĝis solene, lundon 9an de julio, por nova mandato kun plilarĝigitaj potencoj, pli ol 18 000 funkciuloj estis ĵus maldungitaj fare de leĝdekreto. Ĉiuj institucioj estas tuŝataj, instruistoj, universitatanoj, kaj ĉefe policistoj.
Tiu atendata elpurigado estis anoncita de kelkaj tagoj ; ĝi tamen estas amasa. 18 632 turkaj funkciuloj ĵus perdis sian laborpostenon, kaj ĉiujn siajn emeritiĝajn rajtojn kaj socialan sekurecon.
La polico estas plej tuŝata, kun pli ol 9 000 maldungoj, sekvata de la armeo, kiu perdas 6 000 membrojn. Ankaŭ dek du asocioj, tri ĵurnaloj kaj televidkanalo estas malpermesitaj.
Tiu nova leĝdekreto, la 35a de post la provo de puĉo en julio 2016, altigas la nombron de turkaj funkciuloj eksigitaj dum la urĝa stato al preskaŭ 130 000. Recep Tajip Erdoğan, kiu komencas duan mandaton ĉekape de la lando promesis, ke li ne renovigos tiun esceptan reĝimon, kiu ŝajne estos interrompita post deko da tagoj.
Dua mandato por Erdoğan
Tio sendube eksplikas la urĝecon plenumitan de la aŭtoritatoj por maldungi amase, sen alia apelacia ebleco por la koncernataj funkciuloj, kaj sen alia pravigo ol «lukto kontraŭ terorismo».
Tamen, la prezidenteca reĝimo, kiu ekvalidis pasintan lundon, ofertas al la Ŝtatestro similajn potencojn ol tiuj, kiujn li disponis dum la urĝa stato, precipe la potencon regadi per dekretoj.