
03/07/2018
Bildo: aktivuloj de la samseksema afero sur la stratoj de Istanbulo - SEDAT SUNA / EPA/MAXPPP
La Geja Fiero ja okazis en la turka ĉefurbo. Mil personoj kolektiĝis sur la placo Taksim, spite la malpermeson de la aŭtoritatoj.
La Geja Fiero estis organizita dimanĉon en Istanbulo, malgraŭ la malpermeso de la aŭtoritatoj, por la kvara sinsekva jaro.
Preskaŭ mil personoj kolektiĝis en strato situanta apud la avenuo Istiklal kaj la placo Taksim.
Precize en la loko, kie la organizantoj planis organizi la eventon, konstatis fotisto la franca novaĵagentejo AFP.
Impona polica ĉeesto
La aktivuloj dancis kaj malvolvis longan ĉielarkan flagon, kaj legis deklaron al la amasinformiloj, meze de impona polica ĉeesto. La policistoj postulis disigon de la parado, kaj pafis kaŭĉukajn kuglojn al tiuj, kiuj provis atingi la avenuon Istiklal, laŭ la sama informfonto.
Andrew Gardner, esploristo pri Turkio ĉe Internacia Amnestio, ĝojis en Tvitero: «Centoj da policistoj ĉeestis en la ĉirkaŭaĵo de Taksim por haltigi la Gejan Fieron de Istanbulo sed la partoprenantoj, kreemaj kaj kuraĝaj, deturnis la malpermeson, kaj legis deklaron al la amasinformiloj en apuda strato».
La organizantoj de la marŝado sciigis vendredon, ke la istanbula gubernio pravigis la malpermeson de la manifestacio, ĉar «ĝi ne povis garantii la sekurecon» de la partoprenantoj.
