
29/07/2018
De post 2013, pli ol 7 000 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, dum la siria konflikto, sciigis vendredon sendito de Unuiĝintaj Nacioj.
Virginia Gamba elvokis nekonfirmitajn informojn, kiuj mencias pli ol 20 000 viktimojn.
Ŝi malkaŝis ĉe la Konsilio pri sekureco de UN, ke Unuiĝintaj Nacioj dokumentis pli ol 1 200 malobservadojn kontraŭ infanoj de post la komenciĝo de 2018.
Tiu nombro inkludas pli ol 600 infanojn mortigitajn aŭ vunditajn, kaj pli ol 180 infanojn rekrutigitajn aŭ uzatajn nur fare de ribeluloj aŭ registaraj fortoj.
«La infanoj plu estas tuŝataj de la armita konflikto en Sirio el misproporcia maniero, deklaris S-ino Gamba. La perforto, pri kiu siriaj infanoj estis viktimoj – kaj plu estas viktimoj – kaj la damaĝoj, kiujn ili suferis kun siaj familioj dum tiuj jaroj da krizo estas absolute netolerebla».
S-ino Gamba diris, ke oni konstatis dum la unua jarkvarono, ekkreskon de la nombro da infanoj mortigitaj aŭ vunditaj je 348% kompare kun la pasinta jaro. Ŝi elvokis ankaŭ altiĝon de rekrutigo kaj milita uzado de la infanoj je 25%, kaj de mistraktadoj de la junuloj je 109%.
La raportoj atribuas plejparte el la murdoj kaj vundoj en 2018 al la siria registaro kaj la porregistaraj fortoj, kaj ĉiuj rekrutigoj kaj uzadoj de infanoj al armitaj grupoj.
S-ino Gamba aldonas, ke la nombro da infanoj malliberigitaj pro ilia supozita asociiĝo kun armita grupo «kreskis je eksponenciala maniero».
Kvankam la nombroj koncerne la jarkomenciĝon 2018 enkalkulas malmulte da konfirmitaj kazoj de seksperforto kaj forkapto, S-ino Gamba deklaris, ke tiaj malobservadoj estis menciitaj de post 2013. Kiel ekzemploj, ŝi citis la seksajn ekscesojn kaj ekspluatadojn de knaboj kaj knabinoj, la uzadon de seksperforto kiel tortuta rimedo, kaj la truditajn edzigojn al batalantoj de la grupo Islama ŝtato.
La siriaj infanoj «estis uzataj kaj mistraktitaj dum tro longa tempo ene kaj por armitaj konfliktoj», ŝi diris.
«La daŭrega submetado al la milito havas tujajn kaj ekstreme damaĝajn efikojn al la psikosocia bonfarto de la infanoj», avertis S-ino Gamba.
Ŝi admonis la internacian komunumon, ke ĝi prioritatigu la financadon de edukado ĉianivele, kaj programon pri mensosano kaj protektado de la siriaj infanoj.
«Neniu devas esti ignorataj, aparte tiuj, kiuj – sen ia ajn kulpo – estis senigitaj je siaj plej gravaj jaroj da kreskado, deklaris S-ino Gamba. Estas tempo por la siriaj infanoj kredi en sia propra estonteco, kaj scii kion signifas paco».

REKVIEMO POR SIRIO 01/01/2017 (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
Video 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro
https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U
