
11/07/2018
La sindikato de la instruistoj de supera instruado / Universitata solidareco (UNISOL) luktas de pluraj jaroj por la rajtoj de la instruistoj ĉe la Instituto de fiziko kaj teknologio de Moskvo (MIPT). Post premo de la sindikato, la salajroj ege plialtiĝis kompare kun ilia antaŭa kompatinda nivelo. La sindikato blokis senmezuran intensigon de la laborŝarĝoj de la instruistoj, kaj batalis ankaŭ kontraŭ la iniciato de la rektoro ĉesigi la elektadon de la respondeculoj en fako kaj fakultato, kiu estas rajto antaŭvidita de la laborkodo de Rusio.
La rezistado de la sindikato kontraŭ tiu ĉi provo de restrikto de demokratia administrado de la lernejo, estigis koleron de la rektoro. Li decidis malembarasiĝi de la sindikata gvidanto, Maxim Balaŝov, profesoro pri matematiko kaj prezidanto de la sindikato. La proceduro de nomumo ĉe posteno de profesoro pri superaj matematikoj, posteno okupata dum kvin jaroj de la profesoro Balaŝov (kiu laboris ĉe la MIPT dum 19 jaroj en diversaj aliaj postenoj), kaj kiu devis esti renovigita per formala konkura proceduro, suferis evidentajn malobservadojn koncerne plurajn regularojn. Spite komunan memevidenton, la administrado malkaŝe esprimis sian motivigon per kritikoj de la profesoro Balaŝov koncerne lian aktivecon, kiel sindikata aktivulo.
Mi petas, subtenu la lukton de UNISOL por la sindikataj rajtoj kaj demokratio, kaj sendu la ĉi-suban mesaĝon al S° Nikolaj Kudrjavstev, rektoro de la MIPT.

Retmesaĝo:
S° Nikolaj Kudrjavstev, rektoro de la MIPT,
Mi deklaras mian subtenon al Maxim Balaŝov, profesoro pri superaj matematikoj ĉe la MIPT, kaj sindikata gvidanto en la MIPT. Mi protestas kontraŭ la traktado evidente maljusta, suferata de tiu kolego. Mi postulas finon de la turmentado kontraŭ la sindikataj gvidantoj, kaj la reenpostenigon de Maxim Balaŝov kiel profesoro en la fako de superaj matematikoj, kun laborkontrakto sen limita daŭro, kiel antaŭvidita de la leĝo de Rusia Federacio.

Partnerece kun UNISOL

kaj la Konfederacio de Laboro en Rusio – KTR.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3849