
31/07/2018
Dua sinsekva tago da manifestacioj okazis en Moskvo. Miloj da personoj rifuzas altiĝon de la emerita aĝo.
Tiu aĝo povos atingi 63 jarojn anstataŭ 55 por la virinoj kaj 65 jarojn anstataŭ 60 por la viroj. Inter la manifestaciintoj, ĉeestis unu el la ĉefaj opoziciuloj al Kremlo, Aleksej Navalnij.
«Mi venis, same kiel iu ajn alia povus fari, por protesti kontraŭ tio, kion ili nomas reformo pri imposto aŭ emeritiĝo, sed kio fakte signifas ŝtelon de milionoj da personoj»
«Putin estas ŝtelisto», la mesaĝo klaras. Sed ĉu la movado kontraŭ la emerita reformo kunigos preter la manifestaciantojn ĉeestantajn dum tiuj du lastaj tagoj?
Pruvo, ke la reformo estas ja malpopulara: retpeticio kolektis 2,9 milionojn da subskriboj. Koncerne la popularan procenton de Vladimir Putin, ĝi sinkis je preskaŭ 20% en daŭro de du monatoj.
