Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2018 3 04 /07 /juillet /2018 08:08

04/07/2018

Bildo: Sirianoj fuĝas la bombardojn de la reĝimo en la provinco Daraa. Ili atendas en improvizita kampadejo apud la jordania landlimo, sude de Sirio, la 1an de julio 2018.  

La fortoj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad provas rekonkeri la sudon de Sirio. La civiluloj forlasas siajn hejmojn kaj sin direktas al la jordania kaj siria landlimo.

Ili fuĝas la militon, plu kaj plu. Siriaj civiluloj forlasis siajn hejmojn en la sudo de la lando, suferante la antaŭeniron de la  trupoj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 200 000 personoj ŝajne forlasis siajn hejmojn por fuĝi la batalojn.

«Humanitaraj koridoroj estas necesaj por evakui la civilulojn, kiuj ne estas armitaj», postulas siria loĝanto, kiu rifuĝis en tendaro instalita proksime de la jordania landlimo, sude de la lando.

Israelo kaj Jordanio fermas siajn landlimojn 

Jordanio, kiu jam akceptis milojn da siriaj rifuĝintoj, decidis fermi sian landlimon. Israelo adoptis la saman decidon.

De du jaroj, la siria armeo de la reĝimo, helpata de Rusio, provas rekonkeri la sudon de la teritorio kontraŭ la siriaj ribeluloj. La siria televido elsendas bildojn de ĝojo en la vilaĝoj rekonkeritaj de la reĝimo. Siriaj flagoj estas hisitaj kaj portretoj de Baŝar Al-Asad elmontritaj.

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/migrants/offensives-en-syrie-des-refugies-bloques-aux-frontieres_2831257.html

https://www.youtube.com/watch?v=dNwLcd0T56g

La siria milito komenciĝis en 2011.    

 

REKVIEMO POR SIRIO 01/01/2017

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }