Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2018 4 05 /07 /juillet /2018 09:39

05/07/2018

Post 35-taga striko pasintan aŭtunon, Norse Production finfine subskribis kolektivan konvencion en la sektoro de fiŝtransformado. Norse Production estis subkontraktanto de Sekkingstad AS, granda entrepreno, kiu eksportas salmojn al pli ol 100 detalvendistoj, kaj entreprenoj de transformado en la tuta mondo. La societo realigis vendosumon je pli ol 2 miliardoj da norvegaj kronoj (0,21 miliardo da eŭroj) en 2017.

Poste, la proprietuloj memvole bankrotigis Norse Production. Kelkajn tagojn poste, Sekkingstad AS kontraktis kun nova subkontraktanto, Sund Laksepakkeri, samloke kaj kun la sama estraro. Neniu el la organizitaj laboristoj estis redungitaj en la nova entrepreno, kaj la kolektiva konvencio malaperis. La  bankroto de Norse Production kaj la kreado de nova societo estis planita agado de Sekkingstad AS por malembarasiĝi je la organizitaj laboristoj kaj de la kolektiva konvencio. Tio estas kontraŭsindikata agado kaj ni ne povas akcepti tion.

Sendu viajn protestojn al la proprietuloj kaj administrantoj de Sekkingstad kaj Sund Laksepakkeri.

Retmesaĝo:

Mi sekvis la lukton por kolektiva konvencio ĉe Norse Production. Kiam la laboristoj sukcesis akiri akordon, tio estis grava venko por deca profesia vivo.

Mi ankaŭ sekvis la lukton de la laboristoj por kun-determino kaj egaleco, kio Norse kaj Sekkingstad ne plu deziris. Mi vidis kiel vi instigis Norse Production al bankroto, kio dispremas la fundamentajn rajtojn de la laboristoj.

Mi vidis kiel vi efektivigis diskriminacion kontraŭ la organizitaj laboristoj, agante sisteme kontraŭ ĉia sindikata aktiveco.

Mi petas de vi adopti bonan sintenon. Redungu la eks-laboristojn de Norse Production en la nova entrepreno, kaj agnosku la fundamentajn rajtojn de la laboristoj aniĝi al sindikato por intertraktadi kolektivan konvencion.

Respektu decan laborkondiĉojn, kaj sidu ĉe la intertraktada tablo kun la norvegia sindikato de la laboristoj de nutrado kaj koneksaj sektoroj (NNN) 

Partenerece kun la norvegia sindikato de la laboristoj en nutrado kaj koneksaj sektoroj (NNN), sindikato por 30 000 laboristoj en nutrad-industrio en Norvegio,

kaj la UIF, internacia sindikata federacio, kiu reprezentas la laboristojn dungitajn en agrikulturo kaj plantejoj ; la preparado kaj fabrikado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj ; hoteloj, restoracioj kaj restoraciaj servoj ; ĉiuj etapoj de tabak-fabrikado. La UIF enkalkulas 414 aliĝintajn sindikatojn en 128 landoj, kaj reprezentas pli ol 10 milionojn da laboristoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }