Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2018 5 13 /07 /juillet /2018 14:27

13/07/2018

Bildo: manifestacianto staras malantaŭ barikado dum manifestacio kontraŭ la prezidento de Nikaragvo, Daniel Ortega, en Jinotepe, la 5an de julio 2018 - Reuters/Oswaldo Rivas

Denove, la registaraj fortoj perforte atakis barikadojn starigitajn de civiluloj, okazigante la morton de 24 personoj, dimanĉon 28an de julio. La internaciaj organizaĵoj solene kondamnas tiun punan operacon, kiu estas kvalifita kiel «masakro» fare de la amasinformiloj.  

«La atako de policistoj kaj paramilitistoj per militfusiloj estis masakro», denuncas la nikaragva ĵurnalo La Prensa. Dudek kvar personoj (civiluloj kaj militistoj) estis mortigitaj en la urboj Diriamba kaj Jinotepe, sud-okcidente de la lando, por forigi la barikadojn tenatajn de la loĝantaro.

La ondo da manifestacioj, kiuj skuas Nikaragvon de la 18a de aprilo jam okazigis pli ol 240 mortintojn kaj 2 000 vunditojn. La manifestaciantoj postulas anticipajn balotojn, kiujn la prezidento Daniel Ortega – kiu regas de 2007 post unua mandato de 1979 ĝis 1990 – rifuzas.

La kun-prezidentino de la lando kaj edzino de la prezidento Daniel Ortega, Rosario Murillo, malamegata kaj timata de la Nikaragvanoj, pravigis tiun operacon per la neceseco movi «la kamionojn, paralizitajn de antaŭ semajnoj pro la barikadoj», raportas La Prensa.

              

Torturoj kaj perfortaj ekzekutoj 

Citita de la ĵurnalo, la prezidento de la Nikaragva centro pri homaj rajtoj sin demandas: «Kio estas la intereso movi tiujn kamionojn? Nur pro ekonomiaj interesoj aŭ por konservi bonan rilaton kun la proprietuloj de la kamionoj. […] Kial tiom da perverseco kaj furiozeco?»

La Prensa bedaŭras «la sangobanon» plenumitan pro tiel bagatela kialo. Pluraj kazoj de torturoj kaj perfortaj ekzekutoj estis raportitaj de atestantoj de la operaco, kvalifita kiel «perversaj kaj krimaj»    

La 10an de julio, la Interamerika Komisio pri Homaj rajtoj (CIDH) kondamnis tiujn perfortajn agojn kaj alvokis, same kiel Unuiĝintaj Nacioj, al malarmado de la por-registaraj fortoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }