Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juillet 2018 4 19 /07 /juillet /2018 20:19
(JORGE TORRES / EFE) 

 

 

Bildo: membroj de la nikaragva polico patrolas sur la stratoj de Masaja, la 18an de julio 2018.

19/07/2018

Dum Nikaragvo memorfestas la 39an datrevenon de la sandinisma revolucio, eks-kamarado de la prezidento Ortega, kiu aktivas nun en la opozicio, atestas pri la represia perforto, kiu okazas de tri monatoj. 

Nikaragvo memorfestas, ĵaŭdon 19an de julio, la 39an datrevenon de la revolucio, kondukita kontraŭ la familio Somoza. Stranga memorfesto, dum la prezidento Daniel Ortega ordonis perfortan represion kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj postulas lian foriron. Fronte al la deplojita perforto, multaj eks-subtenantoj de Ortega kontraŭstaras lin.

 

Tio ne estas «enlanda milito»  

Video en la sociaj retoj montras paramilitistojn defendantojn de Daniel Ortega, kiuj deplojadas sin en la urbo Masaja, opozicia bastiono, kiun ili rekonkeris merkredon. La revolucia memorfesto ja okazos, sed Daniel Ortega, kiel revoluciulo apartenas al paseo: unu el lia eks-kamarado tion asertas. Luis Carrión estas nun opoziciulo al la prezidento. «Estas granda malsameco kun la revolucio, kiun ni kondukis en la 1970aj jaroj. Tio estis armita lukto kontraŭ la diktaturo de Somoza, li asertas. Hodiaŭ, tio estas paca kaj spontena movado. Tio ne estas enlanda milito, sed milito de la Ŝtato kontraŭ sia propra popolo».         

 

Kolero vigligita de la represio 

Laŭ Luis Carrión, plimulte de la Nikaragvanoj deziras la foriron de Daniel Ortega. Kaj la riproĉoj gravas: foriro de liberecoj, fraŭdaj balotoj, prezidenteca paro, kiu alkroĉiĝas je la potenco. De la aprilaj manifestacioj kontraŭ reformo pri emeritaj pensioj, la ribelo plivastiĝas samritme ol la oficiala represio. «La krima reago de la registaro ekde la unuaj tagoj estis la guto, kiu superbordigis la vazon, eksplikas la eks-kamarado de la prezidento. Tio eksplodigis la koleron, kiun popolo ĝis nun retenis».

Franco Alexander, 24-jara studento, estis filmita dum unu el tiuj unuaj manifestacioj en aprilo. Li montris ĉe la kamerao la municiojn pafitajn de la polico. Post malmulte da tempo, li estis pafmortigita per kuglo en la kapon. Pasintece, lia patrino, Francisca Machado, tamen subtenis Ortega-n. «Mi estis sandinisto. Mi voĉdonis favore al li. Sed, li tro longe restis ĉe la potenco. Li makulis Nikaragvon per sango», vigle diras la patrino de la junulo.

Multaj Nikaragvanoj celebros la revolucian datrevenon restante hejme, pordoj fermitaj protestosigne.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }