Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2018 1 02 /07 /juillet /2018 20:50

02/07/2018

La kaprico de la princo - Serge HALIMI

POST ESTI komforte elektita en la prezidantecon de la respubliko, helpe de preskaŭ ĉiuj francaj komunikiloj, s-ro Emmanuel Macron postulas, ke lia parlamenta plimulto elkovu leĝon kontraŭ disvastigo de “malĝustaj informoj” en elekto-periodo. Eble li jam preparas sian venontan kampanjon. La teksto, baldaŭ voĉdonota, malkaŝas la blindecon de la regantoj pri la kontestadoj, kiujn ili alfrontas, kaj – samtempe – ilian emon senĉese imagi punajn rimedojn por malhelpi ilin. Oni efektive devas esti politike (...)

https://eo.mondediplo.com/article2636.html

 

Longviveco, la limoj de espero - Claude AUBERT

Ĉiam pli longa vivo : jen la promeso de la tri jardekoj post 1945, mezuro de la socia kaj medicina progreso atingita de post la Dua Mondmilito. La plilongigo de vivdaŭroj estas la fundamento de multaj politikoj, inter ili la plialtigo de la aĝo de emeritiĝo. Sed tio povus ŝanĝiĝi ... En Francio, kiel en la plimulto de eŭropaj landoj, prognozistoj ĝenerale anoncas kontinuan plilongiĝon de mezaj vivdaŭroj ekde naskiĝo. Konsentite, ĉi tiu kresko povus esti pli malrapida ol en la lastaj jardekoj, sed ĝi (...)

https://eo.mondediplo.com/article2630.html

 

Pejzaĝo post la transiro - Philippe DESCAMPS

AFERO PRI AMO, PRI VIVOJ KAJ MORTOJ... sed ne nur tio. La nombroj kaj la vortoj de demografoj – edziĝo, fekundeco, mortokvanto – rivelas kun granda precizeco la historion de la nuna tempo, ties suferojn kaj ties turnojn. Eŭropo atingas novan epokon. Ties loĝantaro ĝenerale ne plu kreskas de 1993 kaj malrapide malkreskos, kiel jam observeblas en plimulto da landoj. La historia turnopunkto situas ĉe la fino de 1989, kun la falo de la berlina muro. Tiu potenca simbolo de la reunuiĝo de la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2631.html 

 

Bonan dormeton en la biblioteko ! - Eric DUSSERT , Cristina ION

La filmdokumentisto Frederick Wiseman ĵus dediĉis filmon, Ex Libris, al la Novjorka Publika Biblioteko [New York Public Library], vasta reto de pli ol naŭdek bibliotekoj dissemitaj en Novjorko, de la 5-a Avenuo ĝis la Bronx. Kvazaŭ por ilustri la frazon de Toni Morrison, Nobel-premiito pri literaturo, citita en la filmo, “La bibliotekoj estas la pilieroj de nia demokratio”, la institucio estas montrata kiel loko de popola edukado, kie, apud la komunikado de libroj, de filmoj aŭ de muziko, oni (...)

https://eo.mondediplo.com/article2633.html 

 

La politiko de sunradio - Sung Ilkwon , Martine BULARD

S-ro Donald Trump anoncis la 24-an de majo al S-ro Kim Jong-un la nuligon de la Uson-Nord-Koreia renkontiĝo planita por la 12-a de junio. Trans la retorikaj ruzoj celantaj akiri cedojn de la alia parto, ambaŭ malkonsentas pri la metodo por sennukleigi la duoninsulon. La Sud-Korea prezidanto Mun Ĝae-in, siaparte, ne ŝparas klopodojn por atingi pactraktaton. En la tuta mondo oni imagis lin, kiel diktatoron teruran, stultan kaj malafablan, li montriĝis ridetema, afabla kaj malfermita. Per kelkaj (...)

https://eo.mondediplo.com/article2627.html

 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }