Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2018 5 20 /07 /juillet /2018 10:55

20/07/2018

Bildo: Manifestaciantoj protestas kontraŭ la «leĝprojekto pri la juda nacio» en Tel-Avivo la 14an de julio 2018 (AFP)

Israelo, Nacio-ŝtato de la juda popolo: Malgraŭ la debatoj, la israelaj deputitoj aprobis per 62 voĉoj kontraŭ 55 tiun kontestitan leĝprojekton, kiu kaŭzis koleron de la parlamentanoj de la arabaj partioj. La plimulto siaflanke ĝojas, ke ĝi sukcesis sanktigi la judan karakteron de la lando. «La civitaj rajtoj estos garantiataj en la israela demokratio ; ili ne estos lezitaj. Sed ankaŭ la plimulto havas rajtojn ; Ĝi ja decidas, kaj volas certigi la judan karakteron de nia Ŝtato por la venontaj generacioj», ĝojis la Ĉefministro Benjamin Netanjahu.

Arabflanke, timo ekestis, ke la malplimulto estu relegaciita: «Tiu leĝprojekto estas krimo je malamego, kiu diskriminacias la arabajn civitanojn», reagis Ahmed Tibi, israela araba deputito.

Adopto de la hebrea, kiel sola oficiala lingvo, Jerusalemo ĉefurbo «kompleta kaj unuigita», kaj alvoko krei «judajn koloniojn»… Ĉiuj ĉi aranĝoj, kiuj figuras en la leĝo, endanĝerigas egalecon inter la civitanoj. «La problemo estas, ke tiu leĝo provas ŝanĝi la ekvilibron inter Israelo kiel demokratio, kaj Israelo kiel juda Ŝtato. La politikuloj rifuzas inkludi la rajton al egaleco en la fundamentan leĝon, kvankam tio estis enskribita en nian Deklaracion pri sendependeco», komentas Amir Fuchs, el la israela Instituto por demokratio.

La leĝo ankaŭ garantias la rajton al memdecido. Rajto, kies Araboj, kiuj konsistigas 20% el la israela loĝantaro plu estas senigitaj.

 

Cisjordanio (regiono plimulte okupaciata de Israelo     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }