Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2018 3 18 /07 /juillet /2018 15:02

18/07/2018

Bildo: irakaj sekurecaj fortoj provas reteni grupon da personoj, kiuj manifestacias kontraŭ senlaboreco en Basra. afp.com - Haidar MOHAMMED ALI

La aliro al Interreto estis ege perturbataj sude de la lando, dum la loĝantoj manifestaciis, postulante pli bonajn vivkondiĉojn. 

De la 15a de julio, la aliro al Interreto estas ege perturbataj, dum okazis sude de la lando, manifestacioj por protesti kontraŭ la difektado de la publikaj servoj, la senlaboreco kaj la koruptado. Tiuj manifestacioj okazigis almenaŭ kvin mortintojn kaj dekojn da vunditoj en semajno. Lanĉita la 8an de julio en Basra, ĉefa petrolriĉa provinco de la lando, la movado vigliĝis kaj vastiĝas nun en ĉiuj ŝijahismaj sudaj provincoj. Dimanĉon 15an de julio, alfrontiĝoj denove kontraŭstarigis la sekurecajn fortojn al manifestaciantoj, kio okazigis almenaŭ du mortintojn kaj dekojn da vunditoj.

Pasintan sabaton, la aliro al Interreto estis preskaŭ tute interrompita en la sudo de la lando. La interrompo tuŝis la retprovizanton EarthLink. Ĝi estas la sola retprovizanto, kiu operacias en Basra kaj en la regiono. Tiu interrompo duobliĝis per cenzuro celanta la sociajn retojn en la retoj de la aliaj retprovizantoj. Pluraj atestoj mencias starigon de DNS-filtrado, kiu tuŝis Fejsbukon, WhatsApp kaj aliajn servojn -  tiu tekniko de cenzuro estas facile starigita sed facile transpasebla.

 

Politika interrompo

La Golfa Centro por Homaj Rajtoj (GCHR) kondamnis tiun interrompon, denuncante «rektan minacon kontraŭ interreta esprimlibereco». Irako regule plenumas landskale retan interrompon dum la ekzamenaj periodoj, kiel aranĝo por lukti kontraŭ fraŭdo. Sed la interrompoj celantaj limigi la kapablecon de organizado de manifestaciantoj estas maloftaj, kaj ĝenerale limigita je amplekso kaj daŭro.

En 2011, plenkore de la amasa kontestado, kiu finiĝis per la defalo de la registaro de Hosni Moubarak, Egiptio estis la unua lando, kiu memvole interrompis preskaŭ tute la retaliron sur sia teritorio. Aliaj landoj en limigaj okazoj interrompas la retaliron, kiel Alĝerio, ankaŭ dum ekzamenaj periodoj, aŭ Irano, por limigi la socian kontestadon.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }