Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2018 4 26 /07 /juillet /2018 13:26

26/07/2018

Bildo: aktivuloj pri HIV marŝas en Amsterdamo la 23an de julio 2018 dum la Internacia konferenco pri aidoso - Theodore Tsipiras    

Dum la tuta semajno okazis en Amsterdamo la 22a internacia konferenco kontraŭ aidoso. Tiu rendevuo estas neevitebla por ĉiuj protagonistoj, kiuj luktas kontraŭ la epidemio, esploristoj, politikistoj aŭ personoj el la civita socio. Tiu konferenco okazas, dum la epidemio reintensiĝas en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio: interalie en Rusio, unu el la solaj regionoj en la mondo, kie la nombro da infektoj kreskas. 

Pli ol 35% da pliaj infektoj de post 2010, ĉirkaŭ 1 miliono da malsanuloj: Rusio estas unu el la plej senefikaj landoj en la lukto kontraŭ aidoso. «Tio epidemio plu kreskas po 10% jare. Pluraj kialoj ekzistas. Rusio nun, estas retiriĝinta socio. Tiu konservativa socio laŭdegas moralajn valorojn», opinias Michel Kazaĉkin, speciala konsilisto de Unuiĝintaj Nacioj pri aidoso en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio.

Inter tiuj valoroj, la kriminaligo, estas unu el la plej severaj en la mondo pri specifaj populacioj: sekslaboristoj, samseksemuloj, droguzantoj. Tio senigas ilin de la sansistemo. Konsekvenco: ili konsistigas la ĉefan medion de la epidemio en Rusio. Kvarono el la droguzantoj estas tiel infektitaj per la HIV.         

 

Grava politika sindeteno  

«Rusio estas ekzemplo de lando, kiu ne havas programon pri akompanado de la droguzantoj. Estas tamen sciate, ke tiuj programoj funkcias sukcese… sed tiu politika kaj ideologia sindeteno malhelpas akompanadon de tiuj homoj. Kaj tio estas tre problema», eksplikas Ann Fordham, ekzekutiva direktorino de la internacia konsorcio pri drogpolitikoj.         

En Svislando inverse, programoj de akompanado ekzistas, kiel interŝanĝo de injektiloj, aŭ drogkonsumejoj. Nur 1% el la droguzantoj estas tie infektitaj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }