Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2018 1 09 /07 /juillet /2018 11:29
Tobias SCHWARZ / AFP 

09/07/2018

Bildo: manifestaciantoj svingas savoveŝton dum kolektiĝo, kiu denuncas la fermadon de havenoj al la migrantoj en Mediteraneo, la 7an de julio 2018 en Berlino.

En Germanio, asocioj de helpo al rifuĝintoj organizis manifestaciojn ĉi-sabaton 7an de julio en deko da urboj de la lando, inter kiuj Berlino, por protesti kontraŭ la kriminaligo de la helpaj operacoj en Mediteraneo, kaj kontraŭ la fermado de la eŭropa kontinento al la migrantoj.

La organizantoj montriĝis singarde. Ili atendis nur 800 personojn por la ĉefa manifestacio en Berlino. «Estas pli malfacile mobilizi favore al la migrantoj, ol kontraŭ ekstremdekstro», eksplikis unu el la organizantinoj.

Finfine pluraj miloj da personoj plejparte vestitaj per oranĝaj t-ĉemizoj kaj portantaj afiŝtabulojn «Stop mortintojn en Mediteraneo», kolektiĝis ĉi-sabaton 7an de julio meze de la tago en Berlino, Lejpcigo, Bremeno aŭ Frankfurto, alvoke de la organizaĵo Seebrücke, tradukebla per «Ponto-sur-Maro»     

La ideo pri tiu manifestacio naskiĝis fine de junio, kiam neniu Ŝtato de Eŭropa Unio pretis akcepti albordiĝon de la ŝipo de la NRO Lifeline, kun 600 personoj savitaj el ŝippereo en Mediteraneo. La Lifeline finfine povis albordiĝi en Malto. Sed ties ŝipestro estas tie objekto de juĝa persekuto.  

24/06/2018

Migrantoj: la skipo de la ŝipo «Lifeline» respondas al la provokoj de Matteo Salvini

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/06/migrantoj-la-skipo-de-la-sipo-lifeline-respondas-al-la-provokoj-de-salvini.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }