Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2018 1 02 /07 /juillet /2018 16:55

02/07/2018

Bildo: La 14an de aŭgusto en Kairo, arestado de manifestacianto, fare de egiptaj sekurecfortoj placo Al-Nahda.

Mohamed Hamza/Anadolu Agency/AFP 

De kvin jaroj, Francio liveras al Egiptio armilojn, maŝinojn kaj superrigardajn sistemojn, uzatajn de la reĝimo de la prezidento El-Sisi por «subpremi la egiptan popolon, denuncas NROj pri defendo de la homaj rajtoj».

En komuna raporto 64-paĝa, publikigita pasintan lundon, la Internacia federacio de la Ligoj de homaj rajtoj (FIDH), Cairo Institute for Human rights studies (CIHRS),  la Ligo de Homaj Rajtoj (FDH) kaj la observejo pri la armiloj (OBSARM) certigas, ke «la franca Ŝtato kaj pluraj francaj entreprenoj partoprenis sangan egiptan represion dum la kvin pasintaj jaroj».

Parizo liveris al Kairo militarmilojn (de 2010 ĝis 2016 la vendoj kreskis de 39,6 milionoj ĝis 1,3 miliardoj da eŭroj, certigas la NROj) sed ankaŭ programarojn kaj informadikan materialon, ebligante «starigon de orvelaj superrigardaj kaj kontrolaj aranĝoj, uzataj por subpremi ĉiajn volojn de disidenteco kaj mobilizado».      

La raporto citas interalie «teknologiojn pri individua superrigardo, amasan interkaptadon, kolektadon de individuaj datumoj, de kontrolo de la homamaso (...) kio kondukis al arestado de dekoj da miloj de opoziciuloj aŭ aktivuloj». 

«La egipta revolucio de 2011 estis subtenata de Fejsbuk-generacio ege konektita, kiu sciis mobilizi la homamasojn. Hodiaŭ, Francio partoprenas la subpremadon kontraŭ tiu generacio, pere de instalado de prigardada kaj kontrola sistemo, celante ĉesigon, ekde ĝia naskiĝo, de ĉia esprimo de kontestado», akuzis Bahey Eldin Hassan, direktoro de la CIHRS.

La NROj memorigas, ke la 21an de aŭgusto 2013, la konsilio de la fremdaj aferoj de Eŭropa Unio, deklaris, ke «la Ŝtatmembroj decidis interrompi la permesilojn pri eksportoj al Egiptio, de ĉiuj materialoj, kiuj povus esti uzataj cele al interna represio».

«Almenaŭ ok francaj entreprenoj, kuraĝigitaj de la sinsekvaj registaroj, profitis tiun represion por enkasigi rekordajn profitojn», akuzas la NROj.

Ili postulas «de la francaj entreprenoj kaj aŭtoritatoj, tujan ĉesigon de tiuj mortigaj eksportaĵoj», kaj petas «starigon de parlamenta enketo pri la liveradoj de armiloj al Egiptio de post 2013». 

06/06/2016

Egiptio : Internacia Amnestio petas de Eŭropa Unio, ĉesigi sian «komplicecon» en la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/06/egiptio-internacia-amnestio-petas-de-europa-unuigo-ke-gi-cesigu-sian-komplicecon-en-la-represio.html

24/07/2016

Egyptio : Internacia Amnestio akuzas Egiption pri forkaptoj kaj torturoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/07/egyptio-amnestio-akuzas-egiption-pri-forkaptoj-kaj-torturoj.html

11/09/2017

Egiptio: Human Rights Watch denuncas torturon en la malliberejoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/egiptio-human-rights-watch-denuncas-torturon-en-la-malliberejoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }