Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2018 3 25 /07 /juillet /2018 13:27

25/07/2018

Petskribo de AVAAZ, traduko al Esperanto:

https://secure.avaaz.org/campaign/fr/stop_deleting_muslims_loc/

Post kelkaj tagoj, Barato ŝajne projektas forviŝi ĝis 7 milionoj da Islamanoj el sia registro pri civitanoj en Ŝtato Asamo, ĉar ili ne parolas «taŭgan» lingvon kaj ne preĝas «taŭgan» dion.

Edzoj, edzinoj kaj gefiloj povus esti apartigitaj kaj enfermitaj en kampadejoj.

Tiel komenciĝas la genocidoj – tiel komenciĝis la koŝmaro de la Rohingjoj. Ĉio disvolviĝas diskrete, silente – kvankam ni alarmas la Ĝeneralan sekretariejon de Unuiĝintaj Nacioj kaj la ŝlosilajn registarojn, ke ili intervenu, ni povas malhelpi tiun dramon, antaŭ ol tro malfruiĝos.           

En plej granda diskreteco, la registaro de Ŝtato Asamo jam komencis konstruadi novan detencentron kaj deplojadi trupojn.

Same kiel la birma registaro, kiu subpremis la Rohingjojn, la registaro pretendas, ke ĝi luktas kontraŭ neleĝa migrado veninta de Bangladeŝo. Sed fakte, la granda plimulto de la celataj personoj estas islamaj civitanoj, malriĉaj, analfabetaj kaj senigitaj je «veraj» legitimiloj. Ili ne bezonis ilin ĝis nun!  

António Guterres, Ĝenerala sekretario ĉe UN, promesis lukti por ĉiuj, kiuj ne povas fari mem: «Mi aŭdigos mian voĉon. Mi uzados miajn rajtojn por lukti favore al la viaj». Ni devigu lin respekti sian parolon, ĉar ĝis nun, neniu defendas la bengalajn Islamanojn de Asamo, internaciskale – krom ni.

Subskribu la peticion kaj kune, ni haltigu la genocidon en Ŝtato Asamo antaŭ ol ties komenciĝo.

La kresko de vigla hindua naciismo en Barato eksplikas tiujn agresajn aranĝojn celantajn transformi milionojn da islamanoj en vundeblajn senpatriulojn. Historio instruas nin, ke tiuj movadoj havas neniajn limigojn, krom okaze, se la civitanoj trudas ilin.

Ni fiksu ruĝan linion pri tio, kio okazas en Ŝtato Asamo, kaj ni avertu la registarojn el la tuta mondo: niaj okuloj direktiĝas al ili.

Kun espero kaj decidemo,

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }