
29/07/2018
La kaprico de la princo - Serge HALIMI
POST ESTI komforte elektita en la prezidantecon de la respubliko, helpe de preskaŭ ĉiuj francaj komunikiloj, s-ro Emmanuel Macron postulas, ke lia parlamenta plimulto elkovu leĝon kontraŭ disvastigo de “malĝustaj informoj” en elekto-periodo. Eble li jam preparas sian venontan kampanjon. La teksto, baldaŭ voĉdonota, malkaŝas la blindecon de la regantoj pri la kontestadoj, kiujn ili alfrontas, kaj – samtempe – ilian emon senĉese imagi punajn rimedojn por malhelpi ilin. Oni efektive devas esti politike (...)
https://eo.mondediplo.com/article2636.html
La revolucio laŭ Marc Chagall - Lionel RICHARD
Oni plej ofte asocias la grandan ondon de artista vigliĝo, kiu akompanis la rusan revolucion de 1917, kun nomoj kiel tiu de Maleviĉ ol al tiu de Chagall. Tamen, tiu ĉi decidis implikiĝi per fondo de skolo, en kiu la avangardo renkontu la popolon. Sed li baldaŭ sentis sin en disfaziĝo kun la rifuzo de la figureca arto, kiun tiu skolo postulis. EN MOSKVO, en aŭtuna mateno de 1918, viro prezentas sin ĉe la popolkomisarejo pri publika instruado. Li estas proksimume 30-jara kaj subbrake portas dikan (...)
https://eo.mondediplo.com/article2641.html
La monarkisma revo de la Kamboĝa ĉefministro - Christine CHAUMEAU
Stimulita de ekonomia kreskado kaj investoj, ĉefe Ĉinaj, Kamboĝo stumblas sur la ŝlosado de sia politika vivo. Tuj antaŭ parlamenta balotado, la ĉefministro Hun Sen, reganta la lando de tridek tri jaroj, apenaŭ kaŝas sian dinastian ambicion. En Pnompeno, bonvena malvarmeto akompanas la noktiĝon. Promenantoj kaj sportistoj impetas al la esplanado de Wam Botum, apud la reĝa palaco. Oni renkontiĝas inter amikoj por sporta marŝado, kurso de Zumba aŭ gimnastiko. Foje pluraj centoj da homoj ariĝas por (...)
https://eo.mondediplo.com/article2632.html
En Malio la milito nenion solvis - Rémi CARAYOL
Trairante Mediteraneon je la risko de sia vivo, la afrikaj migrantoj defias Eŭropan Union en ties proklamitaj valoroj. Ili forfuĝas mizeron, sed ankaŭ la malsekurecon kiu etendiĝas tra la tuta Sahelo, malgraŭ emerĝo de regiona armea kunlaborado. En Malio, kie oni atendas la prezidantan elekton fine de julio, disfalo de la ŝtato rolas favore al la ĝihadaj grupoj. Kiam noktiĝis en Konna, apud Mopti, centre de Malio, dekoj da viroj portantaj flavan veŝton kaj plurpoŝan pantalonon renkontiĝas antaŭ la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2638.html
La mozambikaj kamparanoj retropuŝas la agro-industrion - Stefano LIBERTI
La agro-industriistoj de la Sudo similas al tiuj de la Nordo : ili revas pri facilaj profitoj per disvolvado de komercaj kulturoj malavantaĝe al la nutra agrokulturo de kamparanoj. Tiel naskiĝis la projekto ProSavana, kiu asocias Japanujon kaj Brazilon al Mozambiko. Sed la neatendita rezisto de la kamparanoj de la tri ŝtatoj ebligis haltigi la operacion. NAKARARI, vilaĝo perdita meze de veprejo en la distrikto Malema, du mil kilometrojn norde de Maputo. Sub la mangoarbo sidantaj surgrunde aŭ (...)
https://eo.mondediplo.com/article2637.html