Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2018 1 30 /07 /juillet /2018 10:38

30/07/2018

Bildo: Arestado de la strat-artisto napoletano Jorit (Alklaku la bildon - en la itala)

Rapide post sia liberigo, ĉi-dimanĉon 29an de julio 2018, la juna palestina aktivulino Ahed Tamimi omaĝis Jaser Arafat sur la tombo de la eks-prezidanto de la Organizaĵo por liberigo de la Palestino.

La adoleskantino poste respondis intervjuon de la usona televidkanalo NBC, kiu demandis ŝin, ĉu ŝi deziras finon de la israela kolonio, proksime de sia vilaĝo en Cisjordanio.

«Antaŭ ĉio, mi ne volas, ke tiu kolonio malaperu - mi volas, ke la tuta okupacio ĉesu. La demandon, ni devas trakti ĉe la radiko, ni devas celi finon de la okupacio, ĉar kiam la okupacio estos finita, ankaŭ tiu kolonio foriros, same por la kontrolpunktoj kaj la muro. Nia ĉefa problemo estas la okupacio», respondis la junulino, kiu vangofrapis israelajn soldatojn.

Ekde kiam ŝi eliris la malliberejon, ŝi renkontis la palestinan gvidanton Mahmoud Abbas, kiu kvalifis la adoleskantinon «modelo de la palestina lukto».

Ahed Tamimi, fariĝinta je la aĝo de 17 jaroj simbolo de la palestina rezistado, detaligis ĉe NBC siajn prioritatojn por la junularo de sia lando:

«Kion mi volas diri al mia generacio, tio estas, ke edukado plej gravas - edukado estas la sola ilo, kiu ebligos atingi niajn proprajn celojn kaj kontribui al la disvolviĝo de nia lando - kiel mi jam diris, ni devas ligi la nacian lukton al la socia lukto, tiel ke post la okupacio, ni povos vivi en demokratia Ŝtato, kie viroj kaj virinoj estas egalrajtaj».

Pridemandita pri sia estonto, ŝi esprimis sian deziron studadi jurosciencon, cele al defendado de «la palestina lukto». 

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }