
17/06/2018
La itala maldekstra ĵurnalo Il Manifesto titolas sian unuan paĝon per la vorto «nehumaneco» (disumanità) francigita kun la litero «é» ĉe la fino. Temas fakte pri la franca polico, kies ekscesoj kontraŭ la migrantoj ĉe la itala landlimo, apud Ventimiglia, estas denuncitaj en «ŝoka raporto » de la NeRegistara organizaĵo Oxfam, eksplikas la ĵurnalo en sub-teksto.
«La viktimoj estas ĉefe virinoj kaj infanoj», aldonas Il Manifesto.
Laŭ la raporto, junaj infanoj, kiuj volas trapasi la landlimon estas fizike kaj parole «mistraktitaj» francflanke, poste «kontraŭleĝe resendataj al Italio, sen ebleco plenumi sian rajton al azilpeto». La karto SIM de kelkaj estis konfiskitaj, pro tio ili perdis sian adresaron, kaj ne plu povas voki siajn parencojn ; la plandumo de aliaj estis detranĉitaj antaŭ ol esti forpelitaj.

