Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2018 6 02 /06 /juin /2018 14:39

02/06/2018

Bildo: La komunumo de Buffalo subtenas la laboristojn de Wendt en ilia lukto por justa kontrakto. 

En junio 2017, la laboristoj de Wendt Corporation, uzino pri recikligo de feraĵoj, situata en Buffalo, Novjorko, luktis sukcese por respekto kaj digneco, kreante sindikaton. La laboristoj voĉdonis por kuniĝi kun la sindikato de la ferlaboristoj (loka sekcio 576). Tamen, Wendt plu mistraktas la laboristojn per malbonvoleco, kaj ne sincere intertraktadas kun la sindikato por la unua kolektiva konvencio. Plie, la entrepreno lanĉis kontraŭ-sindikan kampanjon, turmentante la membrojn de la sindikato, kaj minacante ilin je maldungo.

Retmesaĝo

La laboristoj de Wendt Corporation estas la ĉefa kerno de la entrepreno ; sen ili, la kompanio ne ekzistas. Tamen, iliaj ripetitaj demandoj pri sinceraj intertraktadoj kaj akordo pri kolektiva konvencio estas malrespektataj pro la kontraŭ-sindikata sinteno de Wendt.

Ni petas vin, ke vi konsentu pri intertraktado kun la tuja celo akiri justan akordon, kiu garantias dignecon kaj respekton al la laboristoj.

Partnerece kun la Internacio de la laboristoj en sektoroj pri konstruaĵoj kaj lignoj (BWI). Tiu tutmonda sindikato grupigas ĉirkaŭ 334 sindikatojn kaj reprezentas ĉirkaŭ 12 milionojn da membroj en 130 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }