04/06/2018
Bildo: Barato estas la lando, kiu enkalkulas la plej grandan nombron da mediaj konfliktoj en la mondo. @AFP
Pasintsemajne, 13 barataj manifestaciantoj estis mortigitaj de la polico, dum ili protestis kontraŭ plivastigo de kupro-fandejo, akuzata pri poluado de la subteraj akvotavoloj. Estas la okazo, rememori, ke ĉiujare, preskaŭ 200 medidefendantoj estas mortigitaj en la mondo, t.e 4 ĉiusemajne.
Ili protestis kontraŭ refunkciigo, kaj plivastigo de kupro-fandejo akuzata pri poluado de aero kaj subteraj akvotavoloj. Pasintsemajne, dek tri manifestaciantoj estis mortigitaj de la polico en Tuticorin, sude de Barato. Ili organizis grandan manifestacion por festi la centan tagon de sia movado. La ĉefo de la Partio de la Kongreso, Rahul Gandhi, denuncis «perfortan ekzemplon de Ŝtata terorismo».
Laŭ la mapo pri naturmedia justico, Barato estas la ŝtato, kie la nombro de mediaj konfliktoj estas la plej alta kun 271 kazoj, antaŭ Kolombio (128) kaj Brazilo (101). Inter 2015 kaj 2017, la brita NRO Global Witness kalkulis, ke 33 medidefendantoj estis murditaj en la lando. Pluraj inter ili luktis kontraŭ minaj mafioj. Sed maloftaj el ili estis mortigitaj de la polico.
Instigi veran partoprenon de la komunumoj en la decidoj, kiuj koncernas uzadon de iliaj teroj kaj naturaj resursoj
En 2017, laŭ la NRO, 197 medidefendantoj estis murditaj, ĉar ili kontraŭstaris Ŝtaton aŭ entreprenon, t.e preskaŭ kvar ĉiusemajne.
Tio estas kvaroble pli ol dek kvin jarojn antaŭe. Latinameriko situas ĉe la unua rango, ĉefe pro protektado de Amazonio, verda pulmo de la planedo. Tiel 46 aktivuloj estis mortigitaj en Brazilo, 32 en Kolombio kaj 15 en Meksiko. En Demokratia Respubliko Kongo, ankaŭ 13 personoj mortis, inter kiuj forstistoj, kiuj luktis kontraŭ ŝtelĉaso de sovaĝaj bestoj.
Agro-industrio kaj minekspluatado reprezentas la sektorojn plej ligitajn al murdoj de aktivistoj (60 %). «La personoj, kiuj aŭdacas protesti plu estos seksperfortitaj, malliberigitaj. La investistoj kaj registaroj devus instigi veran partoprenon de la komunumoj en la decidoj, kiuj koncernas uzadon de iliaj teroj kaj naturaj resursoj», denuncis Rachel Cox, kiu laboras ĉe Global Witness.
En Barato, post la murdaj alfrontiĝoj, la aŭtoritatoj finfine ordonis definitivan fermadon de la kupro-fandejo. Tiu decido, atendata de monatoj, bedaŭrinde okazas tro malfrue.
08/12/2014
Peruo : Unu el la plej danĝeraj landoj por la ekologiistaj aktivuloj
05/03/2016
Honduro : ekologiisma aktivulino pafmortigita
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/03/honduro-ekologiisma-aktivulino-pafmortigita.html
25/08/2017
Brazilo: 4 milionoj da hektaroj el Amazonia arbaro malfermitaj al minekspluatado
13/05/2018
Kolombio: du ekologiismaj aktivuloj denove murditaj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/kolombio-du-ekologiismaj-aktivuloj-murditaj.html
24/05/2018
Barato: deko da mortintoj en manifestacioj kontraŭ kupro-fandejo