Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2018 3 13 /06 /juin /2018 16:33
Sindikatanoj en Kenjo solidariĝas kun la laboristoj de DHL Express en Turkio

13/06/2018

Post sukcesa kampanjo pri aniĝo al la sekcio DHL Express, fare de la turka sindikato de transporto kaj aŭtoj, TÜMTIS petis agnoskon de la sindikato. Laŭ la turka leĝo, ekde kiam tiu agnosko estas konfirmita de la Ministrejo de la Laboro, intertraktadoj de Kolektiva Konvencio devas komenciĝi. Kvankam TÜMTIS sindikatanigis la petitan nombron da laboristoj, konforme kun la turka laborleĝo, DHL rifuzas agnoski la sindikaton.

Post la akiro de la sindikata agnosko fare de la TÜMTIS, DPDHL Express submetis opozicion la 8an de marto 2017. Opozicio estas taktiko uzata cele al plilongigo de la procezo de la sindikata agnosko, intensigante samtempe la premon sur la laboristoj, danke al personaj maldungoj, minacoj, diskriminacio, frustriĝoj por kontraŭstari la postulojn esprimitajn dum la aniĝkampanjo.           

La membroj de TÜMTIS strikas de pli ol 300 tagoj (de post la 17-a de julio 2017), por protesti kontraŭ la malobservado de DPDHL Express koncerne iliajn rajtojn.

Ni postulas de DHL Express Turkio, ke ĝi rapide intertraktadu kun la sindikato. 

Retmesaĝo 

Administraciantoj de DPDHL Express,

Ĝenerala direktoro de DPDHL Express Turkio  

Mi estas informita, ke post la fintraktado de la protokolo ITF/UNI en 2016, la turka sindikato de aŭtoj kaj transportoj, la TÜMTIS, komencis organizi la laboristojn de la sekcio DHL Express kaj sindikatanigis la petitan nombron da laboristoj, konforme kun la turka leĝo. Tiu leĝo postulas, ekde kiam agnosko estas konfirmita de la ministrejo pri la Laboro, komenciĝon de kolektivaj intertraktadoj, krom okaze de kontesto submetita ĉe tribunalo.

Ekde la akiro de la sindikata agnosko fare de TÜMTIS, DPDHL Express submetis opozicion (la 8an de marto 2017). En Turkio, submeti opozicion estas taktiko uzata por plilongigi la procezon de sindikata agnosko, intensigante samtempe la premon sur la laboristoj danke al personaj maldungoj, minacoj, diskriminacio, frustriĝoj por kontraŭstari la postulojn esprimitajn dum la aniĝkampanjo.           

La membroj de TÜMTIS strikas de pli ol 300 tagoj (ekde la 17-a de julio 2017). Ili protestas kontraŭ la rifuzo de DPDHL Express respekti iliajn rajtojn al kolektiva konvencio.

La turkaj tribunaloj konfirmis TÜMTIS-n kiel reprezentan sindikaton ĉe DPDHL Express la 5-an de junio. Mi kuniĝas kun la alvoko de la Internacia federacio de la transport-laboristoj kaj de la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj, kiuj petegas de vi, kiel membro de la administracia konsilio de DPDHL, instigi la direkcion de DPDHL Express intertraktadi kolektivan konvencion kun la sindikato.              

Sincere.

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj, kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj en pli ol 230 sindikatoj kaj 42 eŭropaj landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }