
14/06/2018
En malferma letero, sesdek eŭropaj deputitoj alvokas al diplomatia bojkoto de la Futbala Mondpokalo 2018, kiu okazos en Rusio de la 14a de junio ĝis la 15a de julio, proteste kontraŭ la politiko de Vladimir Putin.
Vendredon, en malferma letero, sesdek deputitoj el ĉiaj politikaj opinioj alvokis la registarojn de EU al diplomatia bojkoto de la Futbala Mondpokalo en Rusio por protesti kontraŭ Vladimir Putin, kiu «mokas la eŭropajn valorojn»
«Al ĉiuj registaroj de EU: Ni, kiel membroj de la Eŭropa parlamento, petas de vi, kiuj reprezentas civitanojn de EU, ke vi agadu same kiel la registaroj de Islando kaj Unuiĝinta Reĝlando», skribas tiuj eŭropaj deputitoj. La brita ĉefministrino, Theresa May, jam anoncis en marto, ke neniu membro de la brita reĝa familio iros al la Mondpokalo 2018, post la venenigo en Unuiĝinta Reĝlando de la eks-spiono Sergueï Skripal, kaj ties filino. En tiu afero, Londono akuzas Moskvon.
Kelkajn tagojn poste, ankaŭ Islando anoncis diplomatian bojkoton subtene al Londono, post tiu venenigo en la urbo Salisbury, je origino de grava krizo inter Moskvo kaj la okcidentuloj. «La atako en Salisbury estas nur la lasta ekzemplo pri la maniero, per kiu Valdimir Putin mokas niajn eŭropajn valorojn», substrekas la eŭrodeputitoj en tiu letero iniciatita de la germana ekologiistino Rebecca Harms.
«Hazardaj bombardoj de lernejoj, malsanulejoj kaj loĝataj areoj en Sirio, milita abrupta invado de Ukrainio, sistemaj atakoj fare de informadikaj piratoj, kampanjoj je misinformoj, enmiksiĝo en balotado, provo malfortigi kaj dividi EU: ĉio ĉi ne koincidas kun bona gastiganto por Mondpokalo», ili aldonas.
«En tiu malfacila periodo, la tuta mondo turniĝas al Eŭropo. Niaj registaroj ne sekvu la aŭtoritatan kaj kontraŭ-okcidentan iradon de la rusia prezidento, sed prefere bojkotu la Mondpokalon de la FIFA 2018 en Rusio, kaj laŭte esprimiĝu favore al protektado de la homaj rajtoj, demokratiaj valoroj kaj paco», ili konkludas. Plejparte el la 60 subskribintoj de tiu letero apartenas al la ekologiisma grupo aŭ tiu de la EPP (dekstro), inter kiuj multaj Poloj. La Mondpokalo okazos de la venonta 14a de junio ĝis la 15a de julio en Rusio.
11/06/2018
Rusio: antaŭ la Futbala Mondpokalo, mobilizado por la homaj rajtoj
