Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2018 1 11 /06 /juin /2018 19:45

11/06/2018

Bildo: en Moskvo, pasintan dimanĉon, pluraj centoj da personoj kolektiĝis, postulante liberigon de Oleg Sentsov, kaj de ĉiuj politikaj malliberuloj .© Daniel Vallot / RFI 

Proksime de la Futbala Mondpokalo, kiu okazos en Rusio, pluraj NROj denuncis la situacion pri homaj rajtoj en tiu lando. La sorto de Oleg Sentsov estigas apartan atenton. Tiu ukrainia reĝisoro, kondamnita je dudek jaroj da malliberejo pro «terorismo» kaj « armilŝakrado», malsatstrikas de pasinta 14a de majo. En Moskvo, pluraj centoj da personoj kolektiĝis, postulante lian liberigon kaj tiun, de ĉiuj politikaj malliberuloj en Rusio. 

Ili deplojadis surtere grandegan nigrablankan portreton de Oleg Sentsov. Tagon post tago, tiuj aktivuloj pli kaj pli maltrankviliĝas pro la sanstato de la ukrainia reĝisoro.

«Ni estas ĉi tie por helpi Oleg Sentsov, kaj subteni lin. Ni volas montri al la mondo, ke en la 21a jarcento, plu havi politikajn malliberulojn ne eblas», diras manifestaciantino.

Kelkajn tagojn antaŭ la malferma matĉo de la Mondpokalo, pluraj NROj deziras atentigi la internacian komunumon pri la situacio de la politikaj malliberuloj en Rusio. Laŭ Dmitri Goudkov, eks-deputito kaj simbolo de la opozicio, ni kaptu la okazon por efektivigi premon al la rusaj aŭtoritatoj kaj Vladimir Putin.

«Antaŭ 28 tagoj, Oleg Sentsov komencis malsatstrikon. Se li mortos, kio eblas, tio povus fariĝi grava problemo por la registaro kaj la Mondpokalo. Mi do esperas, ke la konkuro havos efikon sur la situacio, kaj ke niaj estroj decidos liberigi la politikajn malliberulojn aŭ interŝanĝi ilin kontraŭ rusiaj malliberuloj en Ukrainio». 

Ĉu interŝanĝo de malliberuloj estos antaŭvidebla inter Kievo kaj Moskvo?

Pasintsemajne, Vladimir Putin forpuŝis la ideon, kaj poste deklaris subkomprene, ke intertraktadoj okazas nun kun la ukrainiaj aŭtoritatoj.

Video en la franca:

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }