
18/06/2018
La portreto de Soumaila Sacko estis svingita de la italaj manifestaciantoj. Tiu maliano 29-jara estis pafmortigita per kuglo en la kapon pasitan 2an de junio en Kalabrio, dum li kolektis feraĵon en senfunkciigita uzino, por konstrui hejmon.
Soumaila Sacko estis sindikatisto. Li luktis kontraŭ ekspluatado de la afrikaj agrikulturaj laboristoj sude de Italio.
Por protesti kontraŭ tiu murdo, la Unione Sindacale di Base (USB), la sindikato al kiu li apartenis, organizis ĉi-sabate manifestacion en Romo.
Puraj miloj da personoj surstratiĝis en la itala ĉefurbo, postulante por ĉiuj laboristoj, respekton de la leĝaro koncerne la salajrojn, rajton al loĝejo kaj socialaj helpoj, kaj ankaŭ respekto de la konstrunormoj en la sismaj aŭ inundeblaj areoj.
05/06/2018
Kalabrio: migrantaj laboristoj sude de Italio strikas, post la morto de Soumaila Sacko, malia migranto
