Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juin 2018 7 10 /06 /juin /2018 14:45
ILMARS ZNOTINS / AFP

10/06/2018

Sabaton, pluraj miloj da personoj partoprenis en Varsovio al la marŝado de la Geja Fiero kontraŭ la diskriminacio, eksigo de la seksaj malplimultoj, kaj ankaŭ de la etnaj malplimultoj aŭ handikapitaj personoj.

La partoprenantoj svingis ĉielarkajn flagojn, simbolojn de la GLATI-a movado, tiujn de la Eŭropa Unio, aŭ kiuj reprezentas politikajn partiojn de la opozicio.

Ili postulis edziĝon por ĉiuj, kontraŭdiskriminacian kaj seksan edukadon en la lernejoj, protektadon kontraŭ la malamegaj agoj kaj paroloj.

«Mi venas de urbeto. Antaŭ deko da jaroj, por la unua fojo mi partoprenis marŝadon por egaleco kaŝe de miaj gepatroj», deklaris Dominika Wroblewska, kiu partoprenis la paradon kun sia koramikino.

«Tio estas tre emociplena por mi, tiom pli, ke mi malkaŝis mian samseksemon antaŭ jaro», ŝi diras.

«Mi estas tie, ĉar mi volas vivi en loko, kie ĉia amo estas akceptata, ĉar amo ne scias pri landlimo kaj ne ekskludas», eksplikas ŝia koramikino, Alicja Nauman. «La situacio en Pollando ne estas bona, ĉar la samseksemaj personoj rajtas nek edziĝi nek adopti infanojn».

Tagon antaŭ la marŝado, 52 ambasadoroj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, deĵorantaj en Pollando, publikigis malferman leteron, subtenante la strebojn plenumitajn por konigi al la publika opinio «la problemojn spertitajn de la personoj gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, transgenraj aŭ interseksaj (GLATI) kaj aliaj komunumoj en Pollando».

Similaj marŝadoj okazis en pluraj eŭropaj urboj.

En Rigo, ĉirkaŭ ok mil personoj, laŭ la organizantoj, partoprenis al la Baltic Pride. «Latvio situas ĉe la lasta loko en EU koncerne la rajtojn de la GLATI-aj personoj», deklaris Kaspars Zalitis, unu el la organizantoj de la Baltic Pride. «Protektado kontraŭ la malamegaj krimoj ne ekzistas, la transgenaj personoj ne estas respektataj, pro tio ni opinias, ke urĝas ŝanĝi tion ».      

«Temas ne nur pri la rajtoj de la GLATIaj personoj, sed ankaŭ pri la virinaj rajtoj, kaj aliaj grupoj», li substrekis.

Pluraj konferencoj kaj kulturaj eventoj ligitaj al la GLATI-a lukto kaj la libereco de parolo kaj kolektiĝo okazis en Rigo de post la 3a de marto.

Antaŭ la komenciĝo de la Baltic Pride, trideko da personoj protestis, alvoke de organizaĵo nomita «Stop migradon» kontraŭ «la promocio de samseksemo kaj aliaj mensaj devioj».       

Nenia grava incidento estis menciita. La polico arestis personon, kiu ĵetis sendanĝeran fumdonan kandelon al la partoprenantoj de la Baltic Pride. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }