Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2018 4 28 /06 /juin /2018 20:00
afp.com/FADEL SENNA

28/06/2018

Malgraŭ la protestoj de iliaj defendantoj, la 53 aktivuloj, kiuj aperis ĉe la kriminala ĉambro de la Apelacia Kortumo de Kazablanko, estis ĉiuj kondamnitaj. Inter ili, troviĝas Naser Zefzafi, gvidanto de la populara kontestado, kiu skuis la rif-regionon, norde de Maroko, inter oktobro 2016 kaj julio 2017. Li estis kondamnita je 20 jaroj da malliberejo pro «komploto celante atenci kontraŭ la Ŝtatsekureco».

Preskaŭ ĉiuj aliaj estis kondamnitaj je malliberejo. Nur unu el la 53 ricevis monpunon je 5 000 dirhamoj.

La verdikto estis decidita malĉeeste de la akuzitoj, post proceso, kiu daŭris naŭ monatojn. Ili bojkotis la lastajn tagojn da aŭdienco, por protesti «kontraŭ la partieco de la justico». Iliaj advokatoj ŝajne apelacios.         

La manifestacioj komenciĝis en la urbo Al-Hosejmo, post la morto de fiŝvendisto akcidente dispremita de baskulkamiono, post kaptado de liaj varoj. Simbolo de la frustriĝoj de la loĝantaro, en regiono marĝenigita kaj malriĉa, la movado daŭris preskaŭ 10 monatojn. Laŭ la asocioj, ĉirkaŭ 450 personoj estis arestitaj dum tiuj manifestacioj. Kelkaj, interalie Naser Zefzafi certigas, ke ili estis «torturitaj» de la polico.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }