Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2018 5 08 /06 /juin /2018 20:47

08/06/2018

Bildo: dungintoj de Centrale Danone manifestacias kontraŭ bojkoto, kiu povus kaŭzi maldungojn. Rabato, la 5an de junio 2018 -- © FADEL SENNA – AFP 

En Maroko, misteraj anonimuloj lanĉis alvokon al bojkoto de pluraj famaj varmarkoj. Diskonigita en la sociaj retoj ekde la 20a de aprilo, tiu alvoko atingis surprizan sukceson. 42% el la marokanoj sin detenas aĉeti la akvon Sidi Ali, la lakton Centrale Danone, kaj evitas la benzinstaciojn Afriquia. La loĝantaro protestas kontraŭ la altaj prezoj de tiuj varoj, kies proprietuloj estas ofte proksimuloj de la reĝa familio. La iniciatintoj de la bojkoto – kiuj plu estas anonimaj kaj diskonigas sian alvokon pere de la sociaj retoj – asertas, ke ili volas akiri malaltigon de la prezoj, atakante la marokajn «ĉefrolulojn de la merkato».

Laŭ Pierre Vermeren,  profesoro pri nuntempa historio ĉe la universitato  Paris 1 Panthéon Sorbonne de 2012, kaj specialisto pri Magrebo kaj araba-berberaj regionoj, «la movado estas tute senprecedenca, formo de anonima protestado, ia ludo de la Marokanoj kun reĝimo, kiu fakte malmulte aŭskultas ilin».

 

Bojkoto, armilo de la malriĉuloj 

La posedanto de la firmao Afriquia, Aziz Akhannouch, estas miliardulo, proksimulo de la reĝo Mohamedo la 6-a, kaj ankaŭ ministro pri agrikulturo,  

Meriem Bensalah-Chaqroun, la posedantino de la mineralakvoj de Ulmeso, kiu produktas la faman Sidi Ali, estas la eks-prezidentino de la Konfederacio de la marokaj entreprenoj.   

La bojkoto estas armilo de la malriĉuloj, efika armilo en lando, kie la registaro malpermesas ĉiajn manifestaciojn sen antaŭa permeso. Tiu paca rezistado fruktodonas: la vendosumo de Danone falegis je 30 ĝis 50%. Ĝia lakto-kolekto en la maroka reto malkreskis je triono. Tio koncernas 120 000 bredistojn. La registaro provas konvinki la publikan opinion, ke ĝi ĉesigu tiun bojkoton, cele al konservado de la laborpostenoj. Sed tio ne sukcesas. La movado, tute male plivastiĝas.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }