Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juin 2018 6 09 /06 /juin /2018 18:14
Foto: Radio-Canada/Maxime Corneau

09/06/2018

La manifestacio de la Reto de rezistado kontraŭ la G7-pintkunveno, kiu komenciĝis je la 7a kaj duono en la sektoro Beauport, estis deklarita kontraŭleĝa de la kebekia polico, ĉar la manifestaciantoj ne konigis sian itineron.   

Cento da personoj partoprenis la manifestacion, kiu estis deklarita kontraŭleĝa je la preciza 18-a horo kaj duono. Kontraŭribela kompanio estis deplojita oriente kaj okcidente sur la bulvardo Sainte-Anne.

La policistoj ĉeestis multnombre por ĉirkaŭigi la manifestaciantojn. Tiuj ĉi kolektiĝis en la sektoro de la vojo 138, en la espero malrapidigi la transporton de la delegitoj al la G7-Pintkunveno.

Kvankam multaj partoprenantoj montriĝis vizaĝoj kaŝitaj, kaj nigre vestitaj, aliaj kiel Frédéric Pagé, elektis manifestacii malkaŝe.

«Mi tute komprenas tiujn, kiuj estas enkapuĉitaj, sed mi ne hontas, kaj pretas preni sur min miajn opiniojn […]. Mi respondecas pri miaj agoj, li diras. Ĉiuj devus kritiki tion, kio okazas, el kreema maniero».    

Yannick Saint-Jacques decidis partopreni la kolektiĝon por defendi la luktojn koncerne protekton de la naturmedio.

«La naturmedia krizo ja naŭzas min. Dum niaj elitoj paroladas pri ekonomia kreskado, […] la krizo gravas. Ni estas detruantaj ĉian formon de biodiverseco sur la planedo», li asertas.

La Reto de rezistado kontraŭ la G7-pintkunveno deziras «denunci la karakteron imperiisman, koloniisman kaj kontraŭ-ekologian de la pintkunveno», kiu okazas nun en La Malbaie.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }